Pomponius Laetus (1428-1498) (* Diano, proksima de Salerno, en la 1428 - Romo, en la 9-a de junio 1498) estis humanisto, antikvaĵisto, kaj profesoro pri retoriko. Li dediĉis sian vivon al la entuziasmaj studoj de la klasika antikveco kaj fariĝis centro de nukleo kun samcelaj amikoj. En lia grupo troviĝis humanistoj same kiel Bartolomeo Platina kaj Filippo Buonaccorsi.

Giulio Pomponio Leto
(1428-1498)
Manuskripto de Klaŭdio Klaŭdiano, "In Rufinum" (1361-1376) kun Pomponjo manskribitaj komentoj
Manuskripto de Klaŭdio Klaŭdiano, "In Rufinum" (1361-1376) kun Pomponjo manskribitaj komentoj
Persona informo
Naskiĝo 1428
en Diano, proksima de Salerno,  Italio
Morto 9-a de junio 1498
en Romo,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Romo
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis en Romo kie Lorenzo Valla estis lia profesoro, kaj al kiu li sukcedis kiel profesoro pri elokvenco en la Romia Gimnazio. Ĉirkaŭ tiu epoko li fondis la Romian Akademion, kies membroj adoptis grekajn kaj latinajn nomojn, kaj kunvenis en la la domo de Leto, kiu kuŝis sur la Monteto Kvirinalo, kaj tie ili diskutadis klasikajn temojn. Unu el iliaj kutimoj estis celebri la datrevenon de Romulo. Tiu akademio ŝajnis unu el tiuj antikvaj sacerdotaj kolegioj, kaj Leto estis nomita pontifex maximus[1]. Giovanni Sulpizio da Veroli[2], eldonisto de la unua presita versio de la verko "De architectura"[3] far Vitruvio kaj organizinto de la unua produktado pri la tragedio de Seneko estis ankaŭ membro de la akademio.

En 1466, survoje al indiko por la Universitato de Romo, Leto haltis kelkatempe en Venecio. Tie, li estis enketita far la "Konsilio de la Dek"[4] pro suspekto pri delogo je sia lernantaro, al kiu oni diras ke li eĉ plej arde laŭdis en kelkaj latinaj poemoj. Akuzita pri sodomio, li estis arestita.

Samepoke, la papo Paŭlo la 2-a komencis rigardi kun malfido la akademion de Leto, kiu, liaopinie estis regata de la paganismo, herezo kaj respublikanismo. En 1468 dudek el la akademianoj arestiĝis dumkarnavale, akuzitaj je konspiro kontraŭ la papo. Leto, kiu tiam estis en Venecio, estis malkovrita kaj sendita reire al Romo. Poste li estis arestita kaj torturita. Tamen, li rifuzis akcepti la akuzojn pri malfideleco kaj senmoraleco. Pro manko de pruvoj, li estis absolvita kaj permesita daŭrigi siajn devojn kiel instruisto, sed oni malpermesis lin eĉ ŝerce prononci la nomon de la akademio. Post tio, li decidis ne plu meti la piedojn en Venecio, kaj por sia pli granda sekureco, li edziĝis.

Intertempe, Leto ricevis de Frederiko la 3-a permeson por oferi la laŭran kronon: la juna Publio Fausto Andrelini (1462-1518)[5] estis la unua kiu ricevis ĝin.

Leto daŭre instruis en la Universitato de Romo ĝis sia morto en 1498. La papo Siksto la 4-a permesis al li la reprenon de la akademiaj kunvenoj, kiu sekvis ĝis la disrabado de Romo, en 1527. Aleksandro Farnese, la estonta papo Paŭlo la 3-a, estis unu el liaj lernantoj.

Verkoj redakti

  • L'antiquita Di Roma - 1550
  • Opera Pomponii Laeti varia, 1521

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La plejgranda pontifiko estas la maniero kiel la altaj sacerdotoj de la Pontifika Kolegio estis nomitaj en la antikva Romo.
  2. Giovanni Sulpizio da Veroli aktivis inter 1470-1490.
  3. De architectura estas traktato pri arkitekturo verkita de Vitruvio kiu dediĉis al sia patrono Aŭgusto Cezaro kiel gvidilo por la konstruprojektoj.
  4. La Konsilio de la Dek estis kreita en la 10-a de julio 1310, en Venecio, kontraŭ la tiama doĝo.
  5. Treccani
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche
  11. Personensuche
  12. Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-10-26. Alirita 2014-07-12.