Ponza [pOndza] estas itala insulo en la Gaeta Golfo de la Tirena Maro, la ĉefa insulo de la Ponza Insularo.

Ponza
Marbordo de Ponza kun Palmarola malproksime
Marbordo de Ponza kun Palmarola malproksime
insulo
Akvejo Tirena Maro, Mediteraneo
Insularo Ponza Insularo
Geografia situo 40° 54′ N, 12° 57′ O (mapo)40.907512.9525280Koordinatoj: 40° 54′ N, 12° 57′ O (mapo) f1
Situo de Ponza
Situo de Ponza

Map

Areo 7,5 km²dep1 w3f4
Plej alta loko monte Guardia
280 mf5
Loĝantaro 3 360
vdr

La plej grava loĝata loko estas la urbeto Ponza, ĉefurbo de la komunumo entenanta la tutan insulon kaj tri apudajn insuletojn (la insulo, la ĉefa urbeto kaj la komunumo estas samnomaj).

Geografio redakti

 
Haveno de Ponza

Ponza havas areon de 7,5 km² kaj estas longa kaj mallarĝa (ĉ. 10 km de la norda pinto al la suda, sed nur 1-2km inter la orienta kaj la okcidenta flanko).

Ĝi estas preskaŭ komplete montara, kvankam ne atingas grandajn altojn; elstaras centre la montoj Core [kore] (201 m), Tre Venti (177 m) kaj Pagliaro [paljaro] (177 m), sed la plej alta loko, monto Guardia [gŭardja] (280 m), estas ĉe la suda ekstremo.

La bordoj de la insulo estas multpintaj kaj plejparte rokaj, el kaolino kaj tofo, kio montras (kune kun multaj krateroj, estingiĝintaj sed rekoneblaj) la vulkanan originon de la insulo.

Submaraj grotoj allogas turistojn; baniĝemuloj vizitas precipe la faman plaĝon de Chiaia di Luna (sud-okcidente).

Historio redakti

La insulo estis loĝata sub Romio kaj uzata kiel loko de punizolado. Inter aliaj, estis truditaj loĝi en Ponza Agripino la Juna, filino de Germaniko, kaj Flavia Domitilla sub Domiciano.

Dum la frua Mezepoko, la loĝantoj flugis for de la insulo pro la timo de la nordafrikaj piratoj. Nur ekde ĉirkaŭ 1700 la insulo estis denove loĝata. Ĝi apartenis tiam al la Reĝlando de Napolo (Reĝlando de la Du Sicilioj). En 1861 ĝi sekvis la sorton de tiu ŝtato kaj estis aligita al Italio.

En 1928 la faŝisma registaro transformis la insulon al malliberejo (confino) por politikaj kontraŭuloj. Inter aliaj, estis punizoladitaj en Ponza Sandro Pertini, Pietro Nenni, Giorgio Amendola, Altiero Spinelli.

En 1935 komenciĝis minado de bentonito, argileca mineralo, ĉe urbo Le Forna, kiu daŭris ĝis 1975.

Inter la 27-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 1943 Benito Mussolini estis mallibera sur la insulo.

Trafiko redakti

Ponza havas pramajn ligojn al Anzio, Formia, Terracina kaj Napolo.

Eksteraj ligiloj redakti