Por ekologia socio

Por ekologia socio estas verko de la ekologiista kaj liberecana teoriisto kaj verkisto usona Murray Bookchin. En ĝi oni kompilis kvin eseojn, elprenitaj de diversaj antaŭaj tekstoj, kiuj resumas lian idearon pri ekologio kaj analizo de la aktuala socio. La solvo al la katastrofa socia kaj ekologia situacio devas esti malhierarkia kaj ekvilibra socio kongrue kun la natura vivo. Tiu verko estas havebla en Esperanto danke al la eldono de SAT nome:

  • Murray Bookchin, Por ekologia socio, SAT-Broŝurservo, Laroque Timbaut, 1983. 120 p.
Kovrilpaĝo de la verko

Resumo de lia idearo (bazaj ideoj) redakti

La kvin eseoj estas la jenaj:

Transe de la mankotempo redakti

Ĝi estas teksto aperinta kiel “Enkonduko” al “Post-Scarcity Anarchism”, 1971. Tiu ĉi civilizacio jam atingis ŝtupon, kie ne devus manki tempo kaj kie estas abundo. Tamen ankoraŭ ne estas egaleco pro la maljusto de kapitalismo, kiu nepre produktos atakon kontraŭ ekologio kaj hierarkion. La anarkiismo estas plej liberiga ideologio kontraŭ hierarkio. La socio kie plej akre aperas kapitalismo, ties fortoj kaj la movadoj revoluciaj estas Usono: porvirina, pornigrula kaj juna movadoj.

Spontaneco kaj organizado redakti

Ĝi estas teksto aperinta en 1972 en la revuo “Anarchos”, nº 4.

  • 1. La nuna socialismo ne bone komprenas la individuan liberecon.
  • 2. La nuna movado celas la mem-mastrumadon.
  • 3. Oni celu la aŭtonoman aktivecon; la klaskonscio estu la memkonscio.
  • 4. La konataj revolucioj ne estis farataj de avangardaj partioj, sed de l’ popolo; de tio dependas sukceso.
  • 5. Abundo (nemanko) ebligos revolucio, ne estos manko de organizado; helpos kontraŭkulturo kaj la nova erao de la lumoj (klerismo).
  • 6. Signifo de spontaneco, ligita al aŭtonomeco, ne ekskluzivas organizadon, sed ĝi devas esti informita.
  • 7. Pri konscio kaj klaskonscio. Proletaro iĝu individuo.
  • 8. Individuo iĝu revolucia. Revolucio ne estu nur sufero, sed ankaŭ ĝoĵo (anarkiistoj).
  • 9. En Usono revolucia movado (kontraŭkulturo, virinoj, studentoj) estas denaturigitaj de la maldekstro. Dialektiko inter subjekto kaj objekto. La socio hierarkiiĝas, ĉar la subjekto iĝas objekto. La hierarkio helpis teknikon, sed produktis ekologian malekvilibron.
  • 10. Ĉiuj vivoformoj havas sian lokon en la eko-sistemo; ankaŭ la homoj. La ekologia koncepto konsideras la unuecon en la diverseco.
  • 11. La sfero de la superrego estas pli vasta ol tiu de la materiala ekspluatado. La plej evoluinta formo de klaskonscio estas la memkonscio.

Ekologio kaj revolucia penso redakti

Ĝi estas teksto aperinta en la revuo “Anarchos” kaj poste en “Post-Scarcity Anarchism”.

  • Scienco estis revolucia ekde la Renesanco (Koperniko, Galileo) sed poste perdis sian kritikan efikon, sed ekologio (Haeckel, rilato animalo-medio) povas ankoraŭ esti liberiga kaj celas ekvilibron naturo-homo, iom simile al anarkiista kritiko por starigi novan homan komunumon ekvilibre kun natura medio.
  • La kritika valoro de ekologio kaj ties forto estas ŝuldata el la suverena potenco de la naturo mem. Plej terura ekzemplo de la danĝero estas la karbonoksido kaj sekva malhelpo de la disiĝo de la termika terradiado. Poluado de riveroj kaj iliaj akvoj eĉ subteraj. Homo malekvilibrigas, plie la entreprenoj.
  • Diverseco kaj simpleco. Nepras diverseco, sed ekologie oni iras al simpleco, kiu interesas al industria ŝtato, sed ne al homo.
  • Ekologio kaj rekonstruo de la socio. Anarkiisma koncepto pri ekvilibraj komunumoj al diverseco el kio dependas stabileco, ekzemple ĉe la batalo kontraŭ parazitoj. Forigo de diverseco de energifontoj danĝeras. Anarkiista malcentralizita socio nepras, ĉar estas ne nur senŝtata, sed ankaŭ harmonia.

Por ekologia socio redakti

Ĝi estas teksto aperinta en la revuo “Philosophica”, vol 13, 1974. Ekologio celas ekvilibron de la biosfero kaj ties integrecon, diversecon, stabilecon. Sekvas studoj de Dorothy Lee pri ekvilibro ĉe indiaj etnoj. Historio de la hierarkio. La burĝa socio estas regata de la konstanta kresko de la kapitaloj. La socio de produktado cele nur al produktado reduktos la diversecon de la biosfero al simpleco kaj malstabileco. Nepras eko-komunumoj kiel la “polis” de la antikvaj grekoj. Ni aŭ realigos ekosocion aŭ regresos kiel specio.

Pri la ekologia movado redakti

Ĝi estas teksto aperinta kiel “Pri la ekologia movado. Povo detrui. Povo krei”, manifesto de la grupo “Ecology Action East” en decembro 1969.

  • La detrupovo de nia socio disvolvas sin senprecedente.
  • Teknologio kaj loĝantaro. Estas diferencaj teknologioj kaj diferencaj sintenoj rilate la teknologion. Demografia kreskado estas indikata kiel unua kaŭzo hipokrite de Usono.
  • Ekologio kaj socio. La burĝa socio altigas la intensecon de la konflikto inter la homaro kaj la naturo. Necesas radikala transformado de la socio.
  • Celoj:
  • revoluciigi la rilatojn kaj interhomajn kaj kun la naturo,
  • protekti la medion,
  • disvolvi konscion ke la media krizo estas la malbono plej grava kaj prema de la socio,
  • konsciigi usonanojn pro la media detruo,
  • subteni aliajn liberiĝojn,
  • la revolucio estu en ĉiuj aspekto de la vivo.