Preĝejo Ĉielenpreno de Maria (Camburg)

Preĝejo Ĉielenpreno de Maria (germane: Pfarrkirche St. Mariä Himmelfahrt) estas la romkatolika paroĥa kirko en Camburg, Germanujo, kiu ekde 1991 estas filio de la Johano-Baptisto-komunumo en Jena. Animzorganta helpo venas ankaŭ el Apolda. La adreso estas Straße 13 nr 2.

Katolika preĝejo Ĉielenpreno de Mario, Camburg; dekstre la paroĥujo

Historio redakti

Meto de la fundamenta ŝtono estis en 1954. La preĝejo estanta sub la patroneco de Ĉielenpreno de Maria finkonstruitis en 1956 fare de forpelitaj germanoj el Silezio, Sudetio kaj Varmio kaj konsekritis fare de helpepiskopo Joseph Freusberg el Erfurto. En 1958 ekfunkciis la turo kaj la sonoriloj. [1][2] Antaŭ la Dua mondmilito loĝis nur ok katolikaj familioj en Camburg kiu frekventis la diservojn aŭ en Naumburg (Saale) aŭ en Jena. Danke al la alveno de eosteŭropaj germanoj la nombro de la katolikoj en Camburg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kreskis ĝis 1800 uloj. En la 2020-aj jaroj la nombro de la fideluloj reŝrumpis je du centoj pro mortoj kaj sinfremdigo de kelkaj disde la oficiala eklezio. En 1970 starigitis sur la areo ankaŭ propra paroĥestrejo.

Orgeno redakti

La orgeno kun kvar registtroj kaj unu kalvaro kaj pedao faritis fare de Lothar Heinze de la Schonefeld-firmao. La traktaro estas mekanika.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-06. Alirita 2021-12-06.
51.05435611.704329