Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Balogunyom)

Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Balogunyom, laŭ la ĉefvojo.

Preĝejo de
Ĉiuj Sanktuloj
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Balogunyom
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Balogunyom
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balogunyom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika kirko en tiama vilaĝo Nagyunyom estis konstruita en la 1240-aj jaroj. En la 14-a jarcento ĝi gotikiĝis kaj estis konstruitaj sakristio, 2 flankokapeloj kaj ankaŭ tiam oni pentris la freskojn. Pro la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis. En 1733 kaj en 1756 la konstruaĵo ricevis barokan aspekton, post jarcento klasikismaj partoj kaj la turo aldoniĝis. La barokaj mebloj kaj la ĉefaltaro devenis el la 18-a jarcento. Internaj renovigoj okazis en 1938 kaj en la sama jaro orgeno venis el Szombathely. Antaŭ la 21-a jarcento la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas unu navon kaj unu turon. La sanktejo estas duonronda. Interne en la centro estas kripto.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj redakti