Preĝejo Sankta Denizo (Salomonsborn)

La Preĝejo Sankta Denizo (germane: St.-Dionysius-Kirche) estas protestantisma preĝejo en la erfurta urbokvartalo Salomonsborn (Germanujo).

Denizo-preĝejo en Erfurto

Historio redakti

Meto de la fundamenta ŝtono estis en la 23-a de aprilo 1738. La finkonstruo estis en 1740 kaj la patroneciga festo okazis en la 27-a de julio 1747.

En 1838 la tuta navo (inkluzive de la plafonaj pentraĵoj, la galerioj, la por-nobelaj balkonoj kaj la altaro) estis farbita blankkolore. Tiel malaperis la riĉaj pentraĵoj el la epokoj baroka kaj rokoka. Dum la diservo en la 15-a de oktobro la pastoro solene anoncis la forigon de ĉiuj superfluaj ornamaĵoj. Hodiaŭ la kirko estanta sub la patroneco de Denizo de Parizo estas monumentprotektita.

Priskribo redakti

En la turo estis iam horloĝo, kiu forigitis dum la restaŭradlaboroj meze de la 1990-aj jaroj. Sonorilo de la erfurtano Eckart Kucher eskapis al deviga fando por armilproduktado en 1941. En 1849 ĝi estis veninta el la Preĝejo Sankta Andreo. Sur la plej supra galerio estis Hesse-orgeno de 1760. Pro egaj damaĝoj ĉe la trabarot tegmenta oni devis forigi ĝin meze de 1990-aj jaroj.

Tuj post la Turniĝo oni nove tegmentis la kirkon sen sufiĉa konsidero de la statiko, tiel ke en 2009 la tuto devis esti refarita.Tiam oni malkovris bildojn el la tempo de la unua dekoracio[1]. Ĝi reprezentas la transfiguriĝon de la Sinjoro (laŭ la evangelio de Sankta Luko, ĉap. 9, 28-36).

 
La altaro el ligno antaŭ la restaŭrado.

La barokstila ambonaltaro kun du plastikaĵoj (Sanktaj Johano kaj Jakobo) estas tute el ligno. Ĉe la ĥoreja seĝaro oni povis bone dokumenti la iaman barokan buntecon.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Ĉirkaŭas la kirkon tombejo por entombigoj kaj fajroenterigoj, kun duonanonima urnotomba komplekso.

Subnotoj redakti

  1. Sensation unterm Kirchendach. Arkivigite je 2015-12-20 per la retarkivo Wayback Machine En: Thüringer Landeszeitung. 10-a de septembro 2010.

Eksteraj ligiloj redakti