Preĝejo Sankta Maŭrico (Berno)

La Preĝejo Sankta Maŭrico (germane: St. Mauritius-Kirche) estas romkatolika paroĥuja kirko de en 1969 estiĝinta komunumo en Bern-Bethlehem, Svislando. Iam la teritorio apartenis al la paroĥujo de Sankta Antonio en Bern-Bümpliz. La nuna domo anstataŭigis la en 1968 konstruitan kaj en 1987 malkonstruitan fastadofer-kirkon.

Maŭrico-preĝejo disde Waldmann-strato

Historio kaj komunuma strukturo redakti

Laŭ dekreto de la kantonparlamento berna de la 8.3.1939 ricevis la tri urbaj fidelularkolektiĝujoj de Berno (t.e. de Sankta Triunuo, Santa Antonio kaj Sankta Mario) la statuson de ŝtata agnoskita eklezikomunumoj; tiukuntekste la tuto eknomitis Romkatolika centrala komunumaro de la urbo Bern kaj de la al ĝi apartenanta kantona areo.[1] La tre ampleksa Antonio-komunumo de Bümpliz ekde tiam pli ofte separitis. En 1965 ekis la unuaj paŝoj krei apartan animzorgadejon en la urbokvartalo Betlehem kaj jen en la 1969-a jaro fonditis la Maŭrico-komunumo kun - provizora - preĝejo en la stilo de la t.n. "fastadoferaj kirkoj". Antaŭe sanktaj mesoj, renkontiĝoj kaj aliaj eventetoj okazis en la restoracio Tscharnergut. Kaŭzo de novfondo paroĥuja estis memkompreneble la demografia evoluo de Bethlehem kun ĝia multo da modernaj loĝdomblokoj. Intertempe la konstrua provizoraĵo ne plu ekzistas kaj cedis la lokon al malprovizora kirko; pro malkresko fidelulara estas nuntempe denove kunlaborado inter la Antonia kaj la Maŭrica komunumoj.

Apartenas al la Maŭrico-paroĥujo krom la bethlehemanoj ankaŭ la anoj de Ferenbalm, Frauenkappelen, Golaten, Gurbrü, Mühleberg, Wileroltigen kaj Wohlen ĉe Berno sen la komunumoj Uettligen kaj Oberdettigen.[2]

La unua kirko redakti

 
La fastadofera kirko Sankta Johano en Münsingen, arkitekture samanta al la en Bethlehem ekzistinta inter 1968 kaj 1987

La en 1968 konstruita fastadofera kirko estis provizoraĵo kreita fare de la arkitekto Hanns Anton Brütsch. Pro troaj elspezoj necesaj por ripari la kadukdamaĝojn oni decidis en la 1980-aj jaroj konstruigi komplete novan kirkon; unue oni ankoraŭ volis recikligi kelkajn partojn de la antaŭula domo per vendo al interesatoj (kio fiaskis pro manko de aĉetemuloj).

Kirka novkonstruo redakti

 
Vido disde eosto

En la jaroj inter 1987 kaj 1989 konstruis la pri urba planado renomita arĥitekto zurika Willi Egli la novan kirkan centron. Ĉe la tramlinio al la najbara Westside kaj ĉe Waldmann-strato, inter unufamiliaj domoj kaj la apudanta hejmo Acherli kaj la altaj konstruaĵoj de ĉe la kontraŭa stratbordo, la kirko - ankaŭ danke al sia modesteco - prenis la rolon de kvartala emblemo identeciga. Kiel arkeo la kirko garantiu al la vizitantoj protekton kaj rifuĝejon. La konstruaĵo realigitis per antaŭfabrikitaj vitrobetonaĵoj kaj Bredero-betonŝtonoj kiel skeletaĵo kun pupitraj tegmentoj de diversa dekliveco. La tegmentajn eron oni kovris per lado titana-zinka. Ueste troviĝas la paroĥestrejo kun fenestroj spektantaj ĝardenen. Ĉirkaŭas la areon parte altaj heĝoj kaj arbustoj. Disde la malnova Murten-strato oni atingas la parkumejon kaj la alirejon al la apuda kirkokorto. Ĝi estas malfermita de ambaŭ partoj kaj de tie alireblas kaj la paroĥestrejo kaj la sekretariejo. Unuigas ambaŭflankaj irejoj la preĝejon kun la konstruaĵoj malpli eminentaj.

Interno kaj artaĵoj redakti

 
Altarejo kaj interno
 
La altaro

Apudas la vestiblon, la plej malaltan eron, la komunuma salonego kun sonobtuziga vando movebla (laŭnecese ankaŭ preĝejen). La kirko mem finiĝas per ĥorejo eosten. Tra la vitraloj ĉe la plej alta muroparto de la jubeo la tuto bele lumigitas dumtage. La tegmento plialtiĝanta klarigas la malsamon de la hierarkio interna. Ĉirkaŭ la plialtigita altaro staras la benkoj en duonrondo. Sur betonaj murapogiloj kuŝas la ligna tegmentaro super kvadrata navaro. La materialo de altaro, ambono, baptujo kaj tabernaklo estas entute naturŝtona. Ĉe la dekstra flanko almuntitis la [[orgeno (muziko)]|orgeno]]. En la niĉoza jubeo-muro post la altaro troviĝas la tabernaklo kiun malantaŭas ankoraŭ alia edifa ĉambro.

Sonoriloj kaj orgeno redakti

La sonorilo de la antaŭula konstruaĵo (kun Labe-minora-agordo) transprenitis post fakula kontrolo; estis muldinta ĝin en la 1968-a aro la firmao H. Rüetschi A.K.[3] La orgeno datumas de 1990 kaj liveritis fare de Orgelbau Lifart A.K., Emmen havante 19 registrojn sur du klavaroj kaj pedalon.[4]

Literaturo redakti

  • Fabrizio Brentini: Bauen für die Kirche. Katholischer Kirchenbau des 20. Jahrhunderts in der Schweiz, Luzern 1994
  • Zita Caviezel i.a.: Kunstführer durch die Schweiz. Band 3. Basel-Landschaft, Basel Stadt, Bern, Solothurn, Bern 2006, ISBN 3906131971
  • Gabriela Hanke i.a.: Katholisch Bern von 1799 bis 1999. Ein Zwischenhalt, Bern 1999

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo St. Mauritius (Bern-Bethlehem) en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Originale: Römisch-katholische Gesamtkirchgemeinde der Stadt Bern und des ihr angeschlossenen Kantonsgebietes
  2. Decidoj pri la ekleziaj interkomunumaj limoj Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝoj de la Registarkonsilio de la Kantono Berno, 4.4.2012 (PDF).
  3. Bildoj kaj sonoj de la sonorilo ĉe Jutubo
  4. Orgelprofil Kath. Kirche St. Mauritius Bethlehem BE. Ĉe: Orgelverzeichnis Schweiz und Liechtenstein.
46.949327.38509