Preĝejo Sankta Triunuo (Kapolcs)

Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kapolcs.

Preĝejo de
Sankta Triunuo
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Triunuo en Kapolcs
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Triunuo en Kapolcs
filial church • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kapolcs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Komence la vilaĝo havis kirkon, kiun la luteranoj profitis en la 17-a jarcento. Post jarcento oni reakiris kaj rekonstruis ĝin en 1783. Post unu jaro la orgeno eksonis, dume la luteranoj konstruis novan preĝejon. En 2011 arta ekspozicio okazis en la preĝejo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas kvadratforman turon super la ĉefenirejo. La konstruaĵo havas unu navon. Interne aŭstra pentristo Johann Cymbal faris la freskojn. Aparte menciinda estas la ĉefaltara bildo, kiu prezentas nigran Maria-n. La predikejo estis farita proksimume en 1800.

La konstruaĵo estas grava vidindaĵo dum la loka festivalo. Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj redakti