Prelude to a Kiss estas kanto, kiun Duke Ellington komponis en 1938; la teksto devenas de Irving Mills kaj Mack Gordon. La kanto evoluis al unu el la gravaj ĵazaj normkantoj.

La kanto redakti

La melodio de la kanto baziĝas parte sur motivoj de la elingtona saksofonisto Otto Hardwick.[1] Karakterizaj estas en ĝi krom eksterordinaraj intervalsaltoj (komence seston malsupren, naŭto supren en taktoj 5/6 samkiel sestoj kaj septoj en parto B), la kromataj linioj b-b♭-a-a♭-g, g♯-g-f♯-f-e en parto A, samkiel g-a♭-a-b♭ en la rekondukado de parto B. La kromatismo generas „lige kun abunda harmoniaro ŝvelan etoson“.[2] La kanto havas la kantoformon AA'BA'.

La kanto priskribas la amon, kiu neniam mortas kaj kiu estas komprenebla kiel preludo aŭ antaŭludo de kiso. En la teksto la tekstverkistoj respegulis la muzikan strukturon de Prelude to a Kiss, subigante je parto B (en kiu la muzika strukturo de la kanto klare ŝanĝiĝas) per jena teksto: Kvankam temas pri simpla melodio, tekstas en la kanto, amo povas ŝanĝi ĝin en simfonio de Franz Schubert kun nuanco da Gershwin.[3]

Unuaj surdiskigoj redakti

La 9-an de aŭgusto 1938 Orkestro Duke Ellington kun solistoj Johnny Hodges kaj Wallace Jones surdiskigis instrumentan version de Prelude to a Kiss por diskeldonejo Brunswick. Kantversion surdiskigis Johnny Hodges kaj sia orkestro dek kvin tagojn poste por eldonejo Vocalion. La komponisto sidis ĉe la piano de la bando, kiu esence konsistis el membroj de lia orkestro. Kantistino estis Mary McHugh.

Efikohistorio redakti

Kiel popularmuzikaĵo la kanto ne grande sukcesis laŭ la du versioj; ĝi atingis rangon 18 de la furoraĵo-ranglistoj. Ĝin vojbaris la peco I Let a Song Go Out of My Heart de Ellington, kiu kaj laŭ la versio de la elingtona orkestro kaj poste laŭ tiu de Benny Goodman en 1938 superregis la usonajn furoraĵo-ranglistojn. Ellington ankoraŭ plurfoje ĝis 1973 surdiskigis la kanton; jen elstarigendas aparte la registraĵo de 1957.[2]

Kvankam ĉefe parto B postulas multan de la kantado, sekvatempe kantistinoj kiel Billie Holiday, Ella Fitzgerald, Carmen McRaeSarah Vaughan enprenis la kanton en sian repertuaron. Billy Eckstine plurfoje surdiskigis Prelude. Ankaŭ kantensemblo The Singers Unlimited interpretis la kanton.

Evoluo al jaza normkanto redakti

La kanto fariĝis jaza normkanto ĉefe kiel instrumentaĵo. Tiel „kelkaj tenor[saksofono]-baladaj spertuloj“ kiel Archie Shepp (1965, 1966, 1977), Bennie Wallace (1987, 1998), Günther Klatt (1990, 1993) aŭ Harold Ashby (1987 kun Wallace) „superkreskis super si mem“ je intepretadoj de Prelude.[4] La peco tamen taŭgas ankaŭ por pioniraj interpretadoj, kiel montras la registraĵoj de Red Norvo kun Charles Mingus, Sun Ra kaj Tal Farlow.

La kanto en teatraĵoj redakti

  • Sophisticated Ladies (1981, Phyllis Hyman) brodveja muzikalo
  • Play On! (1997, Carl Anderson) brodveja muzikalo

La kanto en filmoj redakti

  • The Fabulous Baker Boys (1989, The Duke Ellington Orchestra)
  • Glengarry Glen Ross (1992, Bill Holman Big Band)
  • Prelude to a Kiss (1992, Deborah Harry)
  • White Man’s Burden (1995, Michael Lang Trio)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Komparu la prezentado ĉe jazzstandards.com
  2. 2,0 2,1 H. J. Schaal Jazz-Standards, p. 401
  3. Kantoteksto
  4. H. J. Schaal Jazz-Standards, p. 402

Vidu ankaŭ redakti