Premio Zamenhof

La Premio Zamenhof por Internacia Kompreniĝo estis starigita de UEA, laŭ iniciato de ties Novjorka Oficejo, en la jaro 1985 "por honori ĉiujare personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo" ("Esperanto", 1985:11, p.183). Ĝia valoro estis 1.000 usonaj dolaroj.

Premio Zamenhof
honorigo
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
vdr

Premio Zamenhof estis aljuĝita dum jenaj jaroj kaj al jenaj personoj:

Post 1995 ne okazis novaj aljuĝoj, sed la Premio ne estis malfondita, kaj eblas nova aljuĝo.

Premio "Zamenhof - una voce per la pace" redakti

Sendepende, Itala Esperanto-Federacio kreis premion "Zamenhof - una voce per la pace" ("Zamenhof - voĉo por la paco") kiu estis atribuita ĉiun jaron al trio da personoj/asocioj kiuj plej distingiĝis en porpacaj agadoj. La premio konsistis el skulptaĵo.

Ĝi estis aljuĝita i.a. en

  • 2007 al Stefania Casini (itala kina kaj televida reĝisorino), Gianfranco D'Anna, produktisto de radioelsendoj), kaj Manuela Dviri (israela ĵurnalistino)[1]
  • 2008 "al du konataj homoj kaj al unu organizaĵo"[2]
  • 2009 al geedzoj Ahmad kaj Hayede Parsa (inspiriĝante el la Bahaa religio, ili transloĝiĝis al Afriko, kie ili dediĉis sian vivon al edukado de infanoj kaj al formado de instruistoj), Roberto Mancini (d:Q112469902, filozofia docento ĉe la universitato de Macerata) kaj Shel Shapiro (d:Q3959331, brita-itala kantisto kaj aktoro) [3]

Referencoj redakti