Prisma estas nederlanda varomarko de horloĝoj.

Prisma porvira brakhorloĝo

En 1948 la marko estis enkondukita en Nederlando. Pograndisto unue organizis konkurson por tio, ĉe kiu oni povis elpensi nomon.

Kontraŭe al multaj konataj markoj kiel CasioBulova Prisma-horloĝoj estas fasonitaj en Nederlando kaj poste fabrikitaj en altkvalitaj produktejoj en la Fora Oriento. Kompreneble sur la ciferplato oni surskribas la markonomon Prisma.

Hodiaŭ Prisma estas internacie konata horloĝomarko kiu ankaŭ estas vendata en la eksterlando, kvankam la plej granda merkato restas Nederlando.

Por promocio de la marko Prisma kontaktis la nederlandan prezentistinon Irene Moors. Tio koncernis la kolekton kiel tuto, kaj por ŝia "propra" horloĝo kiu estis disvolvita fare de la firmao kun la prezentistino. Parto de la enspezo de tiu horloĝo iris al, de Moors elektita, karitata organizaĵo: la Ruĝa Kruco.