Provinco Kantabrio de 1778

La Provinco Kantabrio de 1778 estis provinco de Hispanio kreita la 28-an de julio 1778 laŭ konsento de la Konsilio de Naŭ Valoj, okazinta en la Kunsidejo de Puente San Miguel (kies nomo estis Bárcena la Puente tiam). La Konsilio de Kastilio aprobis la provincon la 22-an de novembro 1779. La provinco tianome ekzistis ĝis 1801, kiam Karlo la 4-a anstataŭe kreis la maran provincon Santandero. Tiu ĉi lasta iĝis oficiala je nomo Provinco Santandero en 1833 kaj poste ŝanĝiĝis al nuna aŭtonoma komunumo Kantabrio en 1982.

Vidu ankaŭ redakti