Kunduz (ankaŭ KundusQhunduz) estas provinco en la nordoriento de Afganio. Provinca ĉefurbo estas la samnoma urbo Kunduz. La teritorio havas 978 000 loĝantojn.[1]

Provinco Kunduz
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco379 m [+]
ĈefurboKunduz
- koordinatoj37° N, 69° O (mapo)36.868.8Koordinatoj: 37° N, 69° O (mapo)
Areo8 040 km² (804 000 ha) [+]

Loĝantaro820 000 [+] (2002)
Denseco101,99 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-KDZ

Provinco Kunduz (Tero)
Provinco Kunduz (Tero)

Provinco Kunduz (Afganio)
Provinco Kunduz (Afganio)
DEC
Provinco Kunduz
Provinco Kunduz

Map
Provinco Kunduz
Vikimedia Komunejo:  Kunduz Province [+]
vdr

La provinco ĉefe loĝiĝis fine de la 19-a jarcento, dum la regotempo de ĥano Ŝer Ĥan Naŝir. La ĥano tiutempe ankaŭ fondis grandan kotonokompanion, kiu kaŭzis ke la provinco ĝis la sovetunia invado de la lando estis la plej riĉa de Afganio. Ĉirkaŭ la urbo Kunduz nuntempe kultiviĝas kotono, rizo, maizo, tritiko kaj melonoj. Krome laŭ iuj informoj en la provinco ankaŭ kultiviĝas papavo el kiu produktatas opio.

La infrastrukturo de la regiono tre suferis pro la regado de la Talibanoj kaj daŭre suferas pro la enlanda milito, kiu ardas de tridek jaroj kaj aparte replifortiĝis post la jaro 2001. Inter la plej urĝe bezonataj taskoj estas konstruado de stratoj kaj de trinkakva provizo. La urbo Kunduz ricevas elektron el Taĝikio. En grandaj partoj de la provinco tamen ne haveblas elektro. La provinco disponas pri flughaveno.

La regiona kotonokompanio - la ekonomia bazo de la provinco - intertempe denove produktas.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti