Prundeni (komunumo, Vâlcea)
Prundeni [prunden'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el kvar vilaĝoj: Bărbuceni, Călina, Prundeni (la sidejo) kaj Zăvideni.
Prundeni | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Vâlcea | ||
Situo | 44° 44′ N, 24° 15′ O (mapo)44.73638888888924.251111111111Koordinatoj: 44° 44′ N, 24° 15′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 161 m | ||
Poŝtkodo | 247525 | ||
Loĝantaro | 3,990 (en 2011; 4.676 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 172457 | ||
Prundeni situas 10 kilometrojn norde de Drăgășani sur la dekstra (okcidenta) bordo de la rivero Olt, kiu tie formas la limon al la distrikto Olt. La nacia vojo DN64 inter Râmnicu Vâlcea kaj Drăgășani pasas tra la komunumo, same kiel la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt, kiu en Călina havas haltejon.
Jara foiro okazas je la festo de s-taj Petro kaj Paŭlo, la 29-a de junio.[1]
Referencoj redakti
- ↑ Primaria Orlești (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-07-13. Alirita 2015-07-11.