Punto Fijo (Falcón)
Punto Fijo estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en nordokcidenta Venezuelo en subŝtato Falcón. Ĝi estas la plej norda urbego de Venezuelo.
Punto Fijo | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4102 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 287 558 (2012) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 43′ N, 70° 11′ U (mapo)11.71666667-70.18333333Koordinatoj: 11° 43′ N, 70° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 14 m [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Punto Fijo [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 277,017 (en 2011)
- Supermara alteco: 6 m
- Areo: km²
- Telefonkodo: 0269
- Poŝtkodo: 4102
- Horzono: UTC -4:30 (ankaŭ somere)
- 11° 43′ 00″ N 70° 11′ 00″ U / 11.71667 °N, 70.18333 °U (mapo)
Geografio redakti
Punto Fijo situas sur la sudokcidenta marbordo de la Duoninsulo Paraguaná. Coro (Venezuelo) troviĝas 66, Marakajbo 197, Cabimas 198, Barquisimeto 205, Valencio (Venezuelo) 293, Marakajo 327, Turmero 338, Karakaso 382, Cúa 400, Barcelono (Venezuelo) 625, Cumaná 673, Maturín 797, Bolívar (urbo) 830, Guayana (urbo) 906 km.
Historio redakti
Punto Fijo estis fondita en la fruaj 1940-aj jaroj fare de la plej grandaj naftokompanioj. La loko estis konvena por finstacio de oleoduktoj.
Ekonomio redakti
La ĉefa industrio ligiĝas al la nafto, krome estas menciinda la fiŝkaptado en la maro. En la industria zono oni produktas elektronikaĵojn kaj teksaĵojn.
Klimato redakti
En Punto Fijo pluvas jare nur po 183 mm. Inter februaro kaj julio ne pluvas (aŭ apenaŭ pluvas). La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C.
Trafiko redakti
El Punto Fijo kuras ĉefvojo al la subŝtata ĉefurbo Coro, krome internacia flughaveno funkcias ĉe la urbego. La havenon profitas la ŝipoj liverantaj naftojn, krome fiŝkaptistaj ŝipoj.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
- La Asunción, Venezuelo
- Porlamar, Venezuelo
- Colón, Panamo
- Puerto la Cruz, Venezuelo
- Cabimas, Venezuelo
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio helpe WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] angle