Rábano [RAbano] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Rábano estas komprenebla kiel rafano; kaj ja rafano aperas en la supra duono de la blazono.

Rábano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47319
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 171  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 4° 4′ U (mapo)41.532777777778-4.0605555555556 [+]
Alto 777 m [+]
Areo 27,75 km² (2 775 ha) [+]
Rábano (Provinco Valadolido)
Rábano (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Rábano
Rábano (Hispanio)
Rábano (Hispanio)
DEC
Situo de Rábano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rábano [+]
vdr
Rábano en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte plej parto estas emeritoj.

Ĝi distas 67 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj plej proksima municipo estas Torre de Peñafiel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Duratón, kiu enfluas en Doŭron ĉe Peñafiel.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, la vinkeloj kaj la ponto.

Vidu ankaŭ

redakti