Racia unuigita procezo

RUP, plennome racia unuigita procezo kaj anglalingve rational unified process, estas komputika metodo por kreo de programaroj. Ĝin inventis la firmao rational software corporation, kiun aĉetis en 2003 la firmao IBM.

Principoj redakti

RUP estas taŭga por la kreo de grandaj programaroj, fare de multhomaj laborgrupoj. ĝiaj inventintoj rigardis al la oftaj kaŭzoj de fiaskoj en tiaj taskoj. Ili proponas labormetodon, kiu helpas eviti malsukcesojn.

Bazo por la grafikaĵoj en rup estas la modeloj de UML. La metodo rup estas mem planita laŭ la principoj de objekta programado, ĝiaj dokumentoj estas liverataj tra interreto, kaj la responsaj kompanioj vendas programojn, kiuj faciligas ĝian uzon.

Elementoj redakti

RUP difinas:

  • rolojn, laŭ kiuj homoj kaj grupoj laboras
  • produktojn: programojn, dokumentojn, modelojn...
  • taskojn, en kiuj oni planas, faras kaj kontrolas la faritaĵojn
  • procedurojn, kiuj gvidas la plenumon de taskoj laŭ tempo kaj roloj

tiuj elementoj estas la sentempaj partoj de la metodo, kontraste al la laŭtempaj procedoj.

Procedoj redakti

La tuto de programarkreo laŭ rup okazas laŭ kvar ĉefaj fazoj:

  • la komenca fazo esploras, ĉu la celata programaro respondas al la merkato kaj profitigos la kompanion
  • la plana fazo difinas la uzokazojn, la dismeton de la programoj, la taksojn de programado
  • la konstrua fazo konsistas el programado ĝis la unua livero de la programaro
  • la transiga fazo kontrolas ĉe uzantoj, ĉu la programaro taŭgas, ĉu ĝi respondas al la postuloj.

Ĉiun el la kvar sinsekvaj fazoj finas tielnomata mejloŝtono. Se la projekto sukcese prezentiĝas ĉe la mejloŝtono, ĝi plu iras al la sekva fazo. Se ĝi ne sukcesas, ĝi povas entute halti, aŭ rekomenci la malsukcesan fazon.

fazo povas okazi plurfoje eĉ sen malsukceso, ĉar rup estas ripeta metodo: en ĝi oni plurfoje faras la programaron, ĉiufoje aldonante novajn partojn kaj ecojn. la moto estas "analizu iom, faru iom, provu iom, kaj rekomencu". oni lernas el unu tia mallonga ripeto, kaj per la sperto oni povas plibonigi kaj trafe aldoni en la sekva ripeto.