Radikalo
La termino radikalo havas plurajn sugnifojn laŭ la fako.
Gramatiko redakti
En gramatiko, radikalo estas la tuto de vorto krom ĝia gramatika finaĵo. Ĝi povas konsisti el unu aŭ pluraj radikoj kun la eventualaj afiksoj. Vorto sen gramatika finaĵo povas konsisti el nur radikalo: "disde", "ĝis", "ĉies", "tridek", "tro", "malkiel", "morgaŭ", "ne", "ve!", liternomoj (a, bo, co, ĉo...) ktp.
Ekzemploj redakti
- En la vorto "malsanulejo", la radikalo estas "malsanulej" dum la sola radiko estas "san" ("mal", "ul" kaj "ej" estas afiksoj, "o" estas finaĵo).
- En la vorto "matenmanĝus", la radikalo estas "matenmanĝ"; la vorto ne enhavas afiksojn, sed du radikojn: "maten" kaj "manĝ"; "us" estas finaĵo.
Fonetiko redakti
En fonetiko, radikalo (fonetiko) estas maniero artikulacii radikalajn konsonantojn per la radiko (bazo) de la lango en la gorĝo.
Kemio redakti
En ĥemio, radikalo estas parto de molekulo, stabila atomgrupo, dum ĥemiaj reakcioj bloke kaj senŝanĝe transiranta de unu ĥemia kombinaĵo en alian; ekz-e metilo CH3, metileno CH2 ktp.
Politiko redakti
Politike ekstrema, postulanta tutajn profundajn kaj senkompromisajn reformojn.