Rafi ibn al-Lajt ibn Nasr ibn Sajjar estis araba nobelo el Ĥorasano kiu estris grand-skalan ribelon kontraŭ la Abasida Kaliflando en 806–809.

Li estis nepo de la lasta umajida guberniestro de Ĥorasano, Nasr ibn Sajjar,[1] kaj servis kiel guberniestro de Samarkando sub Ali ibn Isa ibn Mahan, nome guberniestro de Ĥorasano.

La subpremado kaj espluatado fare de Ali kaj la fiskaj mezuroj okazigis grandan malkonsenton inter la lokaj elitoj. Sekve kiam en 806 Rafi lanĉis ribelon en Samarkando, ĝi rapide etendiĝis tra Ĥorasano, trovante subtenon kaj inter araboj kaj inter irananoj. Rafi ankaŭ sekurigis la subtenon de Oguzaj kaj Karlukaj Turkoj.[1]

La Kalifo Harun al-Raŝid elpostenigis Ali kaj anstataŭis lin per Harthama ibn A'jan, kaj en 808 iris orienten por trakti la situacion, sed mortiĝis en Marto 809 ĉe Tuso. Post la morto de Harun, Rafi kapitulacis antaŭ la filo de Harun kaj nova guberniestro de Ĥorasano, nome al-Ma'mun. Li estis pardonita, kaj nenio pli oni scias pri li.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Bosworth 1995, pp. 385–386.

Literaturo redakti

  • “Rāfiʿ b. al- Layt̲h̲ b. Naṣr b. Sayyār”, The Encyclopedia of Islam, New Edition, Volume VIII: Ned–Sam.