Rajmondo

vira persona nomo

Rajmondo estas vira nomo.

Signifo redakti

La malnova altgermana Reginmund venas de la rekonstruita ĝermana vortradiko ragina, kiu signifas konsilon aŭ decidon, kaj la malnova altgermana munt, kiu signifas (perjuran) protekton. Do: Kiun oni nomas Rajmondo, tiun oni konsideras kiel viron, kiu per saĝaj konsiloj kaj decidoj protektas siajn subulojn aŭ kunulojn kontraŭ maljusteco.

Esperantaj nomformoj redakti

  • Rajmondo (PIV)
  • Rajmundo

Rajmondo en aliaj lingvoj redakti

  • Raimondas kaj Raimundas, pli malnovece Regimantas (litova)
  • Raimonds (latva)
  • Raimund (germana)
  • Raimundus (latina)
  • Ramão (portugala)
  • Ramón (hispana)
  • Ramon (katalana)
  • Ray (angla)
  • Raymond (franca)
  • Reimund aŭ Raimund (germana)
  • Raimondo (itala)
  • Reamonn (irlanda, skotgaela)

Konataj Rajmondoj ĝenerale redakti

Konataj Rajmondoj esperantistaj redakti