Rambouillet (ŝafo)

Rambouillet estas raso de ŝafoj konata ankaŭ kiel la Rambouillet Merino aŭ la Franca Merino. La disvolvigo de tiu raso Rambouillet startis en 1786, kiam Ludoviko la 16-a aĉetis ĉirkaŭ 300 hispanaj Merinojn (318 ŝafinoj, 41 virŝafoj, 7 kastratoj) el sia kuzo, la reĝo Karlo la 3-a de Hispanio. La ŝafaro estis sekve disvolvigita en eksperimenta reĝa farmo, nome la Bergerie royale (nune Bergerie nationale) posedata de Ludoviko la 16-a, kaj konstruita sur lia bieno Domaine de Rambouillet, 50 km sudokcidente de Parizo. La ŝafaro estis bredata nur ĉe la Bergerie, kaj oni ne vendis ajnan ŝafon dum multaj jaroj.[1]

Rambouillet virŝafo.

Tiuj ŝafoj estas grandaj, tiel ke plenkreskaj ŝafinoj pezas 45 ĝis 60 kg kaj virŝafoj 70 ĝis 90 kg. La lanaĵo estas granda kaj ties longo atingas pli ol ok centimetrojn.

Tiu ŝafraso estas bone konata pro sia lano, sed ankaŭ pro sia viando, nome ŝafaĵo. Ĝi estis tiele priskribita kiel duobla-cela raso.

Notoj redakti

  1. Henry Stewart The Varieties and Breeds of Sheep. The Domestic Sheep: Its Culture and General Management. American Sheep Breeder Press. Alirita 2009-04-03.