Rancho Cucamonga estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Bernardino.

Larĝa panoramo de Rancho Cucamonga
Rancho Cucamonga
urbo de Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 91701, 91729, 91730, 91737, 91739
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174 453  (2020) [+]
Loĝdenso 1 684 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 7′ N, 117° 35′ U (mapo)34.123333333333-117.57944444444Koordinatoj: 34° 7′ N, 117° 35′ U (mapo) [+]
Alto 368 m [+]
Areo 103,587093 km² (1 035 8.7 093 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Rancho Cucamonga (Kalifornio)
Rancho Cucamonga (Kalifornio)
DEC
Rancho Cucamonga
Rancho Cucamonga
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Rancho Cucamonga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rancho Cucamonga, California [+]
vdr
Situo de Rancho Cucamonga en Kalifornio kaj en la kantono
Sigelo de Rancho Cucamonga

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Rancho Cucamonga situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Ontario (Kalifornio) troviĝas 9, Fontana (Kalifornio) 12, Los-Anĝeleso 63 km.

Historio redakti

 
Kultura Centro de Rancho Cucamonga
 
Urbodomo de Rancho Cucamonga

Rancho Cucamonga estis fondita en 1977 per la fandado de la vilaĝoj "Alta Monteto", "Cucamonga" kaj "Etiwanda". La setlejo evoluis por esti antaŭurbo de Los-Anĝeleso.

Ekonomio redakti

En la fondintaj vilaĝoj de Rancho Cucamonga komence oni okupiĝis pri agrikulturo. Nuntempe oni laboras en diversaj servoj. Unusola pezindustrio estas ŝtala muelejo, kiu reciklas forĵetitajn feraĵojn.

Eduko redakti

En Rancho Cucamonga diversaj universitataj fakoj funkcias.

Trafiko redakti

Loĝantoj de Rancho Cucamonga profitas internacian flughavenon en la proksima Ontario. Estas ankaŭ trajna konekto kaj busservo.

Klimato redakti

Rancho Cucamonga situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-26 °C. La varmo kulminas en aŭgusto kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 427 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.

 
Ĉefenirejo de la urbodomo de Rancho Cucamonga

Vidindaĵoj redakti

  • Kultura Centro
  • urbodomo

Fontoj redakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio