Rangpur
Rangpur (bengale রংপুর) estas industria kaj universitata urbego en Rangpuro (regiono), en Bangladeŝo. Ĝi estas ĉefurboj de Rangpuro kaj la samnoma distrikto.
Rangpur | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5400 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 294 265 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 45′ N, 89° 15′ O (mapo)25.7589.244444444444Koordinatoj: 25° 45′ N, 89° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rangpur [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 294,265 (en 2011)
- Areo: 28 km²
- Supermara alteco: 34 m
- Horzono: UTC + 6
- Telefonkodo: 880
- Poŝtkodo: 5400
- 25° 34′ 00″ N 89° 15′ 00″ O / 25.56667 °N, 89.25000 °O (mapo)
Geografio redakti
Rangpur situas en nordokcidenta parto de la lando sur ebenaĵo en valo de rivero. Dako troviĝas 244 km [1].
Historio redakti
Rangpur estis konkerita en 1575, sed daŭris la integrado al la imperio Mughal ĝis 1686. Pli poste Rangpur pasis sub la kontrolon de (Brita Orienthinda Kompanio). Rangpur estis deklarita ĉefsidejo de distrikto en 1769, municipo en 1869.
Ekonomio redakti
Rangpur estas komerca nabo kaj unu el la plej gravaj ekonomiaj zonoj en Bangladeŝo. Oni prilaboras el kotonoj tapiŝojn, krome gravas produktado de cigaredoj kaj cigaroj. La urbego enhavas ok registarajn altlernejojn. Ankaŭ sukero-muelejoj funkcias.
Trafiko redakti
En Rangpur ekzistas proksimume 50,000 rikiŝoj kurante ĉiun tagon, sed estas ankaŭ aŭtobusoj. Al la urbego kuras 5 vojoj, inter ili estas trairanta aŭtovojo kaj alia vojo venas el la proksima ponto. Rangpur havas stacidomon kaj flughavenon.
Klimato redakti
Rangpur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 2192 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter majo-septembro daŭras la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-30 °C.
Vidindaĵoj redakti
- palaco
- urbodomo
- bestoĝardeno
- moskeoj
- baptista kirko
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [2]