Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj

La reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj estas serio de dudek skulptaĵoj starantaj subĉiele ekde la mezo de la 19-a jarcento en la ĝardeno de Luksemburgio en Parizo, en Francio.

Situo de la statuoj ĉirkaŭ la granda baseno de la ĝardeno de Luksemburgio en Parizo.

Karakterizaĵoj redakti

La serio Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj konsistas el dudek skulptaĵoj starantaj sur la promenejo superanta la centran florbedon kaj la grandan basenon, antaŭ la palaco Luksemburgo. Kvankam la statuoj estis faritaj de malsamaj skulptistoj, ĉiu estas sammodelaj : staranta portreto de elstara virino en la historio de Francio, el blanka marmoro. Ĉiu statuo altas inter 2,30 m kaj 3,80 m kaj staras sur ŝtona piedestalo, kun en medaliono la nomo, la titolo kaj la naskiĝdato kaj mortodato de la persono.

Historio redakti

La ĝardeno de Luksemburgio estis kreita laŭ iniciato de Maria de Mediĉo en 1612. Ekde 1799, la palaco Luksemburgo gastigis la Senaton kaj okazis pluraj modigoj komence de la 19-a jc. Ekde 1836, la duoncirkla amfiteatro estis pligrandigita, deviganta movi la florbedojn je tridek da metroj.

La elekto de honorataj virinoj estis farita de Ludoviko-Filipo (kiu reĝis de 1830 ĝis 1848). Plej multaj skulptaĵoj estis menditaj en ĉirkaŭ 1843, pagitaj po 12 000 frankoj kaj ĝenerale ekspoziciataj en la foiroj de 1847 ĝis 1848 antaŭ ol esti inaŭgurataj[1].

La statuo de Johana de Arko de François Rude estis konsiderata kiel tro fragila por resti subĉiele kaj eniris en la muzeo Luvro en 1872. Konsekvence, la franca ŝtato mendis en 1874 anstataŭan statuon al Ferdinand Taluet por 7 000 frankoj. Prezentanta Margaretan de Anĵuo, ĝi estis instalata en 1877 kaj prezentata en la foiro de 1895.

Statuoj redakti

La sekvanta listo entenas la statuojn, deirante de nordoriento kaj laŭ horloĝmontrile.

Persono Skulptisto Dato Foto Tabulo Koordinatoj
Batilda
(ĉ. 630-680)
Regentino de Francio
Victor Thérasse 1848     48° 50′ 51″ N 2° 20′ 17″ O / 48.84759 °N, 2.33803 °O / 48.84759; 2.33803 (Batilda) (mapo)
Bertrada
(720-783)
Reĝino de Francio
Eugène Oudiné 1848     48° 50′ 50″ N 2° 20′ 17″ O / 48.84735 °N, 2.3381 °O / 48.84735; 2.3381 (Bertrada) (mapo)
Matilda
(1031-1083)
Dukino de Normandio
Jean-Jacques Elshoecht 1848     48° 50′ 50″ N 2° 20′ 18″ O / 48.84731 °N, 2.33822 °O / 48.84731; 2.33822 (Matilda) (mapo)
Sankta Ĝenoveva
(423-512)
Patronino de Parizo
Michel-Louis Victor Mercier 1845     48° 50′ 50″ N 2° 20′ 19″ O / 48.84711 °N, 2.3386 °O / 48.84711; 2.3386 (Sankta Ĝenoveva) (mapo)
Maria Stuart
(1542-1587)
Reĝino de Francio
Jean-Jacques Feuchère 1846     48° 50′ 48″ N 2° 20′ 19″ O / 48.84666 °N, 2.33858 °O / 48.84666; 2.33858 (Maria Stuart) (mapo)
Johana de Albret
(1528-1572)
Reĝino de Navaro
Jean-Louis Brian 1848     48° 50′ 47″ N 2° 20′ 18″ O / 48.84641 °N, 2.33821 °O / 48.84641; 2.33821 (Johana de Albret) (mapo)
Klemenca Isaure
Legenda fondintino
de la Akademio de Florludoj
Auguste Préault 1848     48° 50′ 47″ N 2° 20′ 17″ O / 48.84637 °N, 2.33792 °O / 48.84637; 2.33792 (Klemenca Isaure) (mapo)
Anna-Maria-Ludovikino de Orleano
(1627-1693)
Dukino de Montpensier
Camille Demesmay 1848     48° 50′ 46″ N 2° 20′ 16″ O / 48.84623 °N, 2.3379 °O / 48.84623; 2.3379 ([Anna-Maria-Ludovikino de Orleano) (mapo)
Ludovikino de Savojo
(1476-1531)
Regentino de Francio
Auguste Clésinger 1851     48° 50′ 45″ N 2° 20′ 16″ O / 48.8459 °N, 2.33788 °O / 48.8459; 2.33788 (Ludovikino de Savojo) (mapo)
Johana de Arko
(1412-1431)
Heroino
(movita al Luvro en 1872)
François Rude 1852  
Margareta de Anĵuo (jun sia filo Eduardo)
(1429-1482)
Reĝino de Anglio
(anstataŭ Johana de Arko)
Ferdinand Taluet 1877     48° 50′ 45″ N 2° 20′ 16″ O / 48.84582 °N, 2.3378 °O / 48.84582; 2.3378 (Margareta de Anĵuo) (mapo)
Laure de Noves
(1307-1348)
Auguste Ottin 1848     48° 50′ 45″ N 2° 20′ 11″ O / 48.84583 °N, 2.33641 °O / 48.84583; 2.33641 (Laure de Noves) (mapo)
Maria de Mediĉo
(1573-1642)
Reĝino de Francio
Louis-Denis Caillouette 1847     48° 50′ 46″ N 2° 20′ 11″ O / 48.846 °N, 2.33632 °O / 48.846; 2.33632 (Maria de Mediĉo) (mapo)
Margareta de Angulemo
(1492-1549)
Reĝino de Navaro
Joseph-Stanislas Lescorné 1848     48° 50′ 46″ N 2° 20′ 11″ O / 48.84625 °N, 2.33636 °O / 48.84625; 2.33636 (Margareta de Angulemo) (mapo)
Valentina de Milano
(1370-1408)
Dukino de Orleano
Victor Huguenin 1846     48° 50′ 47″ N 2° 20′ 11″ O / 48.84638 °N, 2.33637 °O / 48.84638; 2.33637 (Valentina de Milano) (mapo)
Anna de Beaujeu
(1460-1522)
Regentino de Francio
Jacques-Édouard Gatteaux 1847     48° 50′ 48″ N 2° 20′ 10″ O / 48.84654 °N, 2.33598 °O / 48.84654; 2.33598 (Anna de Beaujeu) (mapo)
Blanka de Kastilio
(1188-1252)
Reĝino de Francio
Auguste Dumont 1848[2]     48° 50′ 48″ N 2° 20′ 09″ O / 48.84677 °N, 2.33577 °O / 48.84677; 2.33577 (Blanka de Kastilio) (mapo)
Anna de Aŭstrio
(1601-1666)
Reĝino de Francio
Joseph Marius Ramus 1847     48° 50′ 50″ N 2° 20′ 09″ O / 48.84715 °N, 2.33578 °O / 48.84715; 2.33578 (Anna de Aŭstrio) (mapo)
Anna de Bretonio
(1477-1514)
Reĝino de Francio
Jean-Baptiste Joseph Debay 1846     48° 50′ 51″ N 2° 20′ 10″ O / 48.84746 °N, 2.33623 °O / 48.84746; 2.33623 (Anna de Bretonio) (mapo)
Margareta de Provenco
(1219-1295)
Reĝino de Francio
Honoré Husson 1847     48° 50′ 51″ N 2° 20′ 11″ O / 48.84755 °N, 2.33634 °O / 48.84755; 2.33634 (Marguerite de Provenco) (mapo)
Sankta Klotilda
(465-545)
Reĝino de Francio
Jean-Baptiste-Jules Klagmann 1847     48° 50′ 52″ N 2° 20′ 11″ O / 48.84765 °N, 2.33631 °O / 48.84765; 2.33631 (Sankta Klotilda) (mapo)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Les statues du Jardin du Luxembourg : Reines, saintes et dames illustres. Senato de Francio. Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-09.
  2. Kvankam kun dato 1850.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti