Recco
Recco estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 9 399 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Avegno, Camogli, Rapallo kaj Sori.
Recco | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Ligurio | ||||
Provinco | GE Ĝenovo | ||||
Geografia situo | 44° 22′ N, 9° 9′ O (mapo)44.3666666666679.15Koordinatoj: 44° 22′ N, 9° 9′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 5 m [+] | ||||
Areo | 9 km² | ||||
Loĝantaro | 9399 (2023) | ||||
Loĝdenso | 962 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Avegno, Camogli, Rapallo kaj Sori | ||||
Patrono | Maria, ĉi-tie kromnomata Nostra Signora del Suffragio | ||||
Festa tago | 8-a de septembro | ||||
Nomo de loĝantoj | recchesi | ||||
Poŝtkodo | 16036 | ||||
Imposta kodo | H212 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 010047 | ||||
Telefona prefikso | 0185 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Maria, ĉi-tie kromnomata Nostra Signora del Suffragio, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.
La loĝloko estis tute detruita per la bombadoj dum la dua mondmilito; do ĝi estas la nura liguria urbeto kiu ne havas malnovan centron: ĝiaj domoj estas ĉiuj modernaj.
Ĝi estas la gastronomia "ĉefurbo" de Ligurio; ĝia plej konata specialaĵo estas la loka "focaccia al formaggio" (kiu povas esti tradukita kiel "fromaĝ-fokaĉo" aŭ "fromaĝ-platkuko").