La Regiono Pamina estas ligo de pluraj komunumoj, urboj kaj administraj regionoj en parto de la limregiono de Germanio kaj Francio, pli konkrete en la regiono Palatinato de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, en la regiono Badeno de la federacia lando Baden-Virtembergo kaj la nordo de la regiono Alzaco en Francio. La nomo Pamina (kiu sonas kiel la nomo de ĉefa personaĵo de la opero "Sorĉa Fluto" de W. A. Mozart) estas artefarita vorto kaj kunmetaĵoj el la la literoj PA por "Palatinato" (Pfalz), MI por "Mittlerer Oberrhein" (Meza Supra Rejno) kaj NA por "Nordo de Alzaco".

Membraj komunumoj, urboj kaj administraj regionoj redakti

Taskoj redakti

La kunlaboro inter la membraj komunumoj, urboj kaj administraj regionoj ekestis dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento kaj unue precipe celis varbadon de turistoj. Dum la jaro 2003 formale fondiĝis la translima regiona ligo. Al la taskoj aldoniĝis translima geografia planado (de trafikaj vojoj, novaj areoj por loĝado kaj industrio ktp.) kaj la preparo kaj akompano de eŭropaj programoj.

Eksteraj ligiloj redakti