Reto de Solidaraj Magiistoj

La reto de solidaraj magiistoj (Red de magos solidarios) estas institucio ne monprofitema, kiu amasigas amantojn de magio kiel spektaklo en la urbo Bonaero, Argentino. Estis kreita la 1-an de decembro 1999 kaj sia ĉefa celo estas alporti la scenan arton de la iluzio al tiuj, kiuj plej ĝuas ĝin. La reto de solidaraj magiistoj (Red Maso) estas membro de Latinamerika Federacio de Magiaj Societoj kaj de la Internacia Federacio de Magiaj Societoj.

Celoj redakti

La ĉefa celo de la Maso Reto estas disponigi magiajn solidarajn spektaklojn por personoj, kiuj, alimaniere, ne povus atingi ĉeesti tian kulturan eventon. Ĝi estis deklarita -de la Parlamento de la Urbo Bonaero- kiel kultura intereso kaj ricevis plurajn distingojn de provincaj kaj municipaj registaroj.

Agado redakti

La Reto de Solidaraj Magiistoj stimulas jenajn agadojn:

  • Periodaj spektakloj en diversaj lokoj kun publika intereso kiel karceroj, lernejoj, kultur-domoj, manĝejoj, hospitaloj kaj oficialaj institucioj.
  • Periodaj renkontiĝoj: Semajne oni kunvenas por pridiskuti diversajn temojn pri magio, pristudi magiajn teknikojn, analizi videojn kaj elmontri prelegojn por la membraro.
  • Spektakloj: La Reto Maso partoprenis plurajn kongresojn de Magio kiel reprezentanto de la lando.

Oni povas substreki partoprenon en kongresoj de Latinamerika Federacio de Magiaj Societoj ekde 1992, la Tutmonda Magia Kongreso organizita de la Internacia Federacio de Magiaj Societoj (FISM) kaj en aliaj malpli gravaj kongresoj internacie. Ankaŭ organizante eventojn en Argentino kaj eksterlande; indas emfazi pri la organizo de Twittermagia, kongreso 10

Reprezentantoj redakti

Pluraj reprezentantoj de la Reto Maso vojaĝis al internaciaj eventoj por konkurenci en Magiaj Turniroj.

En la 39-a Tutmonda turniro de magio, organizita de FISM (2009) en Pekino, Tony Montana gajnis 3-an Premion (Mensa kontrolo kategorio). En la 7-a Latinamerika Kongreso de Magio gajnis la Unuan Premion en la kategorio Apuda Magio per la akto “Mosqueta de Don Enrique” kaj Pablo´s Bill estis honorigita per la Dua Premio en Argumentanta Magio. En 2013, en la 2-a Latinamerika Turniro de Magio FISM, Nicolás Pierri sukcesis ricevi la Trian Premion en la Kategorio Kartomagio 13.