Ricardo Coutinho Rodrigues

Ricardo COUTINHO RODRIGUES (naskiĝis en Karakaso la 15-an de majo 1980) estas venezuela esperantisto.

Li nuntempe studas historion en la Centra Universitato de Venezuelo (Universidad Central de Venezuela), komencis la lernadon de Esperanto en 2000 kaj aliĝis al Venezuela Esperanto-Asocio en 2001. Liaj instruistoj de Esperanto estis Juan Negrete kaj Andrés Turrisi.

Li estis dum mallonga tempo (2001) delegito pri protokolo de Kultura Esperanto Fondaĵo (Fundaesperanto) kaj eksiĝis el tiu ĉi posteno. Ankaŭ li estis membro-fondinto de la Kooperativo Esperanto-Amikaro15 dum la jaro 2003.

Li aliĝis al UEA, kiel aktiva membro, je la jaro 2008. Nun (ekde 2007) li estas responsulo de Venezuela Stelo (revuo, oficiala organo de Venezuela Esperanto-Asocio) kaj Sekretario de la sama institucio.