La Riogranda Valo (RGV) aŭ etimologie Grandarivera Valo, neformale nomita surloke The Valley [devAli] en la anglaEl Valle [elbAje] en hispana,[1] estas areo situanta ĉe plej suda pinto de Suda Teksaso, Usono. Ĝi kuŝas laŭlonge de la norda bordo de Rio Grande, kiu separas Meksiko el Usono.

Riogranda Valo
regiono
valo [+]

LandoUsono
RegionoTeksaso
- koordinatoj26° 13′ 12″ N, 98° 7′ 12″ U (mapo)26.22-98.12Koordinatoj: 26° 13′ 12″ N, 98° 7′ 12″ U (mapo)


Riogranda Valo (Tero)
Riogranda Valo (Tero)

Riogranda Valo (Teksaso)
Riogranda Valo (Teksaso)
DEC
Riogranda Valo
Riogranda Valo

Map
Riogranda Valo
vdr

La Riogranda Valo ne estas fakte valo, sed ĉerivera herbejaro enhavanta multajn meandrajn lagojn nome surloke resacas formitajn el fermitaj meandroj de iama fluejo de Rio Grande. Terdisvolvigintoj de la komenco de la 20-a jarcento, cele kapitaligi senposegitajn terojn, uzis la nomon "Magia Valo" por allogi setlantoj kaj sekve investantojn. La loĝantoj de la Riogranda Valo foje aludas la areon kiel "El Mágico Valle del Río Grande" ("The Magical Valley of the Rio Grande" aŭ "La Magia Valo Riogranda"), kaj ankaŭ simple per la inicialoj R.G.V.

Tiu regiono estas formata de ĝis kvar kantonoj: Kantono Starr, Kantono Hidalgo, Kantono Willacy, kaj Kantono Cameron. Ĉe 1-a de januaro, 2012, la Usona Censo ĉirkaŭkalkulis la populacion de Riogranda Valo ĉe 1,305,782.[2] Laŭ la usona censo en 2008, 86 % el Kantono Cameron, 90 % el Kantono Hidalgo, 97 % el Kantono Starr, kaj 86 % el Kantono Willacy estas "Hispanoj".[3]

La plej granda urbo estas Brownsville (Kantono Cameron), sekvita de McAllen (Kantono Hidalgo). Aliaj ĉefaj urboj estas Harlingen, Edinburg, Mission, Rio Grande City kaj Pharr.[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

26° 13′ Nordo 98° 07′ Okcidento / 26.22 °N, 98.12 °U / 26.22; -98.12 (mapo)