Riotuerto [rjoTŬERto] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera. La loknomo Riotuerto estas komprenebla etimologie kiel Plurkurbeca Rivero.

Riotuerto
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39720
Demografio
Loĝantaro 1 666  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 3° 42′ U (mapo)43.353333333333-3.7047222222222Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 30,48 km² (3 048 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riotuerto (Kantabrio)
Riotuerto (Kantabrio)
DEC
Riotuerto
Riotuerto
Situo de Riotuerto
Riotuerto (Hispanio)
Riotuerto (Hispanio)
DEC
Riotuerto
Riotuerto
Situo de Riotuerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riotuerto (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Riotuerto, nordoriente de Kantabrio.

Geografio redakti

 
Panoramo.

La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn La Cavada (municipa sidejo), Angustina, Barrio de Arriba, Monte kaj Rucandio, kaj estas trapasata de la riveroj Covadal, Revilla, Canónigo kaj Miera. Ĝi estas je 24 km de Santandero.

Demografio redakti

Por areo de 30,48 km² estas 1 645 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 1 645 loĝantoj estas distribuitaj en jenaj loĝlokoj: Angustina, Barrio de Arriba, La Cavada (ĉefurbo), Monte kaj Rucandio.

Riotuerto suferis malpliiĝon en la 20-a jarcento, pro elmigrado el ruraj areoj. Fakte ĝi perdis 500 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
2068 2173 2318 2522 2225 2140 2334 1829 1628 1695 1509 1578

Fonto: INE

La laboristaro dediĉas sin je 22,5 % al la unuaranga sektoro (brutobredado de bovinoj speciale por produktado de lakto), alia 46,1 % al hegemonia triaranga sektoro de servoj, 17,5 % al la industrio kaj 14 % al la konstruado (informo de 2001).

Historio redakti

 
Iama enirejo al la Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada.

Estas restaĵoj de Bronzepoko en grotoj kaj de romia minado. La plej frua mencio de tiu municipo estas de 1085, en Cartulario de Santa María del Puerto de Santoña. En la Mezepoko ĝi apartenis al la abatejo de Santandero, dum Rucandio estis historie apartenanta al la senjorlando de Escalante. En la registro Becerro de las Behetrías, de 1351, la municipo aperis sub la jurisdikcio de Pedro González de Agüero kaj domindo de la Familio Velasco.

La historio de Riotuerto estas tre ligata al la instalado de la Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada, kreita en 1634 de Jean Curtius. Ĝi havis kvin fornojn, kaj liveris armilaron por la fortikaĵojn de Hispanio, ties kolonioj kaj la Reĝa Ŝiparmeo. Ties situo rilatis al la granda kvanto de arbaroj de la supra valo de la rivero Miera kaj al la akvabunda kaj konstanta rivero Miera, kiu ebligis transportadon de la ligno facile ĝis La Cavada. Menciindas, ke la loĝloko ne ekzistis tiam, ĉar ĝi kreiĝis kaj disvolviĝis poste rezulte de la fabriko de artilerio.​

Al la fabriko venis multaj belgaj fakuloj kaj laboristoj, kiuj poste hispanigis siajn familinomojn kaj restis lokane.

Heredo redakti

De ĝia heredo elstaras tri Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:

  • Pordego de Karolo la 3-a en La Cavada, kun kategorio de monumento; date de 1784.
  • Preĝejo de Rucandio, monumento; date de 1740.
  • Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada, kultura loko.

Krome, estas aliaj interesaj lokoj nome jenaj:

  • Iama tekstila fabriko de La Cavada, de 1874 (manĉestera stilo).
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptista, de 16a kaj 17a jarcentoj (La Cavada).
  • Domegoj de komenco de la 10a jarcento en La Cavada, apartenintaj al elmigrintoj kiuj revenis riĉaj el Ameriko.
  • Domego de Cordero, en Barrio de Arriba. De la dua duono de la 16a jarcento konstruita el tri mezepokaj turoj.
  • Tombejo de Sankta Andreo (La Cavada), de fino de la 19a jarcento.
  • Ermitejo de la 19a jarcento (Barrio de Arriba).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti