La ripieno (itale: plena) estas nomo devena el la 18-a jarcento por la tuteco en granda konĉerto, kiu estas muzikata de la tuta orkestro male al la solistaj partoj (konĉerteno). Nuntempe oni ankaŭ uzas la vorton por la latunblovinstrumentoj en la orkestro. La basso ripieno postulas la plifortigon de la tutti-partoj resp. ritorneloj. Senza ripieno signifas, ke nur la solistoj ludu. Ofte la vorto estas fuŝita kiel repiano.

En la orgenkonstruo ripieno estas la itala nomo por pleno de orgeno.