La rivero Darro estas mallonga rivero kiu trafluas tra la provinco Granado, regiono Andaluzio, Hispanio. Alfluanto de la rivero Genil, kiu siavice estas alfluanhto de la rivero Guadalquivir, ĝi apartenas tiele al la akvokolektaj areoj de ambaŭ riveroj.

Rivero Darro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 16 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Granado
vdr

Ĝi elfluas ĉe Alfacar. Poste ricevas la alfluanton Beas kiu venas el Beas de Granada. Kaj poste trapasas la provincan ĉefurbon Granado en tipa tradicia etoso.