Rodinia - de la rusa vorto "родина" por "hejmlando" aŭ "родить" por "generi", ĉar en Rodinia estis unuigitaj la kernoj de ĉiuj postaj kontinentoj – estis kontinentego dum la proterozoiko, eono de la antaŭkambrio. Ĝi ekestis antaŭ 1,1 miliardoj da jaroj kaj disrompiĝis antaŭ proksimume 800 milionoj da jaroj. Tiutempe la tera surfaco nur konsistis el unusola kontinenta maso kaj grandega ĉirkaŭa oceano, al kiu oni donis la nomon Mirovia.

unu el pluraj eblaj kontinentaj aranĝoj antaŭ 550 milionoj da jaroj - Rodinia jam disrompiĝis

Rodinia estas la plej malnova esplorita kontinentego. Detaloj pri la amplekso, situo kaj kronologio tamen daŭre estas pridisputataj. Geofizikaj indikoj pravigas la supozon, ke eĉ ekzistis pli malnovaj kontinentegoj, pri kiuj tamen preskaŭ tute mankas – Kenorland antaŭ 2,5 miliardoj da jaroj kaj Columbia antaŭ 1,5 miliardoj da jaroj.