Rodolfo Halffter

hispan-meksika komponisto

Rodolfo HALFFTER Escriche (Madrido, 1900 - Meksikurbo, 1987) estis hispana komponisto kiu ŝtataniĝis en Meksiko.

Rodolfo Halffter
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1900 (1900-10-20)
en Madrido
Morto 14-an de oktobro 1987 (1987-10-14) (86-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Ernesto Halffter
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto
vdr

Li estis de familio de muzikistoj, frato de la komponisto Ernesto Halffter kaj onklo de la ankaŭ komponisto Cristóbal Halffter. Konsilis lin foje Manuel de Falla. Influis lin ankaŭ komponistoj kiel Debussy, Schoenberg, Ravel, Bartok, ktp.

Li apartenis al grupo de intelektuloj en la 1930-aj jaroj, kaj post la Hispana Enlanda Milito ekziliĝis en Meksikon, dum lia frato Ernesto restis ĉe la flanko de Franco.

En Meksiko, Rodolfo estis profesoro, kritikisto kaj aktivulo pr muziko. Li foje revenis al Hispanio post 1963.

Verkoj redakti

  • Canciones sobre Marinero en Tierra de Alberti.
  • Don Lindo de Almería (1936).
  • Dos Sonatas de El Escorial (1930).
  • Tres Epitafios (para las sepulturas de Don Quijote, Dulcinea y Sancho Panza), kun teksto de Cervantes.
  • Concierto para violín y orquesta (1940).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rodolfo Halffter en la hispana Vikipedio.