Roger Henri Auque (naskiĝis la  11-an de januaro 1956(nun 1956-01-11) en Roubaix, mortis la 8-an de septembro 2014[1]) estis franca ĵurnalisto kaj diplomato. Li estis detenita kiel ostaĝo de Hizbulaho en Libano en 1987. Li estis ambasadoro de Francio en Eritreo de la 23-a de decembro 2009 ĝis la 22-a de aŭgusto 2012.

Roger Auque
Persona informo
NomoRoger Auque
Dato de naskiĝo11-a de januaro 1956
NaskiĝlokoRoubaix
Dato de morto8-a de septembro 2014
MortolokoNemuro [+]
Mortokialocerba kancero [+]
Aĝo je morto58
Okupoj kaj profesioj
Okupojĵurnalisto kaj ambasadoro
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
InfanoMarion Maréchal [+]
Lingvoj
Denaska lingvofranca lingvo [+]
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Filo de patro asekuristo en Roubaix, maldekstrema gaŭlisto kaj veterano de Hindoĉinio kaj de komunisma patrino, Li eniris en Parizo en fakultaton pri angla lingvo kaj orientaj lingvoj, por lerni la araban. Li iris al Libano kie li proksimiĝis al kristanoj kaj falangistoj[2] : « Mi troviĝis batalante je la kristana flanko, kun multaj samaĝaj junuloj, li memoras, Libananoj kaj ankaŭ Usonanoj kaj iomete faŝismaj Francoj kiuj batalis kontraŭ progresemaj islamanoj »[3].

Milit-korespondanto en Libano, il estis kaptita « en plena lumo elirante el sia domo sub la okuloj de sia kolego Paul Marchandîs »[4] fare de Hizbulaho la 13-an de januaro 1987. Li restis kiel ostaĝo dum preskaŭ unu jaro[5]. Li estis liberigita la 27-an de novembro 1987, samtempe kun Jean-Louis Normandin, kaptita en la "Afero de ostaĝoj de Libano", sekve al negocado de ministro Charles Pasqua kaj surloke de Jean-Charles Marchiani[6].

Ĵurnalisto, granda raportisto en RTL, La Croix, kaj Paris Match, poste en Le Figaro Magazine, Sipa Press, foto-agentejo Gamma, CBC, de 1982 ĝis 2002, il estis konstanta korespondanto en Bagdado, poste en Bejruto de 2003 ĝis 2007 kaj raportis pri la murdo de Pierre Amine Gemayel[7][8] por TF1-LCI, CBC, TSR, RTBF.

Raphaëlle Bacqué deklaris pri li: « Gazetaro kelkfoje timas tiun raportiston kiu, en 1992, estis alnajlita de Le Canard enchaîné pro plagiato de plenaj partoj de raportaĵo de unu el liaj kolegoj. Sed li konservis emon al aventuro, de Ralio Parizo-Dakaro, de milito en Irako, por kiu li ektrovis la lastan flugon al Bagdado, el kiu li profitigis kelkajn kolegojn. Ne estas certe ĉu politiko alportas al li la samajn kontentigojn[9]. »

En septembro 2004, li estis invitita al elsendo de Thierry Ardisson, Tout le monde en parle[10].

En 2008, li estis elektita municipa konsilisto de la 9-a arondismento de Parizo sur listo de UMP.

En 2008-2009, li fariĝis ĉef-redaktoro de franca-maroka televida Ĉeno "Medi 1 Sat" en Tanĝero.

En decembro 2009, proksimulo de Carla Bruni-Sarkozy, li estis nomita ambasadoro de Francio en Asmero en Eritreo[11] fare de Prezidanto Nicolas Sarkozy.

Akuzita de magazino Bakchich pro tio ke li « lasis ŝuldon de 65 000 eŭroj al impostoj la jaron de sia nomado », li procesis kontraŭ la ĵurnalisto plendante pri misfamigo[12].

En 2012, li estis devigita forlasi sian postenon kaj estis revenigita en Francion sekve al san-problemo[13]. En 2013, li komparis la landon kun Nord-KoreioBirmo[14] subtenata de Kataro kaj Ĉinio[15]. En junio samjare, plendo pri agreso estis deponita kontraŭ li fare de sia dom-posedantino[16].

En 2013, li estis trafita de grava malsano, sukcese kuracita de teamoj de Milita Hospitalo de Val de Grâce.[17].

Li mortis la 8-an de septembro 2014 sekve al kancero[18].

Familio redakti

Li estas la patro de Vladimir Auque kaj Carla Auque.

En 1989, li estus havinta infanon kun Yann, filino de Jean-Marie Le Pen: Marion, elektita deputito en 2012, eksteredzece naskita, poste agnoskita de ŝia kunulo Samuel Maréchal[19], informo diskonigita en 2013 en libro de Christine Clerc titolita Les Conquérantes (Nil)[20].

Honorigoj redakti

Verkaro redakti

  • Un otage à Beyrouth de Roger Auque kaj Patrick Forestier, éd. Filipacchi, Premio Vérité 1988 de urbo Le Cannet
  • Journal de Bagdad de Roger Auque, éditions Anne Carrière, 2005.

Filmografio redakti

  • Hors la vie / Out of Life / La vita sospesa de Maroun Bagdadi. Inspirita de Un otage à Beyrouth, Speciala Premio de la Ĵurio de Festivalo de Cannes en 1991.

Referencoj redakti

  1. Le Figaro : L'ancien otage Roger Auque est mort
  2. Roger Auque : un ancien journaliste dans le tourbillon de la famille Le Pen, L'Internaute.
  3. Roger Auque, baroudeur playboy et candidat, Le Monde.
  4. Le Liban entre la guerre et l'oubli, Paul Blanc.
  5. Journal télévisé d'Antenne 2, INA (Institut national de l'audiovisuel).
  6. Du Liban au Niger, ces otages français libérés, Le Figaro, 30 oktobro 2013.
  7. http://videos.tf1.fr/infos/2006/gemayel-explications-correspondant-lci-5498744.html[rompita ligilo].
  8. Beyrouth correspondance Roger Auque Arkivigite je 2013-11-08 per Archive.today, TF1.
  9. Journaliste peu diplomate, Auque nommé ambassadeur en Érythrée, Rue89.
  10. Roger Auque dans Tout le monde en parle, INA (Institut national de l'audiovisuel).
  11. Liste chronologique des ambassadeurs de France Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine, Ambafrance-er.
  12. Les ardoises de l'ambassadeur sarkozyste Arkivigite je 2013-11-08 per Archive.today, Bakchich, 22 novembro 2011.
  13. "Ex-ambassadeur", brève d'Éric Mandonnet, L'Express, page 27, 19 junio 2013.
  14. Interview Roger Auque, RFI.
  15. Érythrée, Afeworki, Interview Roger Auque, Slate.
  16. Un ambassadeur peu diplomate[rompita ligilo], Bakchich.
  17. Marion Le Pen à la découverte du père, L'Express.
  18. AFP (8 septembro 2014). L'ancien otage au Liban Roger Auque est mort. Le Figaro.
  19. Marion Le Pen : à la découverte du père.
  20. L'identité du véritable père de Marion Maréchal-Le Pen, Le Parisien, 7 novembre 2013.
  21. [1], Legifrance.gouv.fr.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roger Auque en la franca Vikipedio.