Rokburgo estas mezepoka burgo, ĉe kiu naturaj rokaĵoj estis utiligata por konstrui la burgon. Topografe rokburgo apartenas al la grupo de altaĵburgoj.

Burgo Spangenberg (Palatinata Arbaro), supra burgo (ĉefa burgo) sur kaj malsupra burgo (antaŭburgo) antaŭ la burgroko
Castello della Pietra, Ligurio, Italio
rokburgo Sloup, Luzacia montaro (Einsiedelei Bürgstein)

Instalaĵo redakti

La diferenco al ordinara altaĵburgo estas, ke tiu uzas la naturan rokon nur kiel fundamento por la konstruaĵoj. Ĉe rokburgo la kompleta roko estas uzata kaj la kompleta burgo au aprton de lab urgo estas ĉizelita en la rokon.

La roko ĉiamestas integrita en la burga instalaĵo. Se la rokaĵo estas facile prilaborebla (ekzemple sabloŝtono) ĉambroj, koridoroj, ŝtuparoj, putoj kaj akvosisternoj estas konstruitaj en ĝi. La el ligno konstruitaj konstruaĵoj uzis la rokon kiel fundamento kaj vando. Restaĵoj de lignoj ne konserviĝis, sed situo kaj aspekto estas rekonstruitaj pro la trabaj truoj.

Rokburgoj ekzistas relative ofte en suda Palatinato (Palatinata Arbaro), en norda Alzaco (Nordvogezoj) krome en norda Bohemio kaj la Saksa Svislando, kie troviĝas sabloŝtonaj rokoj, kiuj estas kondiĉo por relative facila konstruo de rokburgo.

La plej multaj rokburgoj ne plu ekzistas hodiaŭ. Ofte la instalaĵoj estis malkonsruitaj kaj ili estis uzataj de la apudaj homoj kiel ŝtonminejo. Krom la ŝpuroj en la roko ne restis multe. Kelkaj rokburgoj ankoraŭ estas imponaj ruinoj, ekzemple Burgo Neuwindstein. Nur malmultaj rokburgoj estis rekonstruitaj en la antaŭlasta jarcento, kiel ekzemple la burgon Berwartstein fine de la 19a jarcento kaj la regnan burgon Trifels, kiu estis plivastigita en la tempo de la Nacisocialismo al „nacia konsekrejo“. En ambaŭ kazoj ne temas pri rekonstruo, sed pri novtempa kreado.

Elĉizita burgo redakti

 
La komplete el sabloŝtono elĉizita pordegokonstruaĵo de la burgo Rotenhan

Por tiaj burgoj oni ankaŭ povas uzi la terminon elĉizita burgo.[1] Ekzemploj de tiu konstrutipo estas burgo Fleckenstein, regna burgo Trifels kaj burgo Altwindstein. Estas certa simileco al la kavernburgoj, kiuj ofte estas pligrandigitaj de artefaritaj ĉamboj.

Gravaj Rokburgoj redakti

 
rokburgo Neurathen, Saksa Svislando, Germanio (Bastei-ponto de 1851)
 
Burgo Regenstein, Harzvorland, Germanio

en Francio:

En Germanio:

En Ĉeĥio:

En Italio:

  • fortikaĵo Covolo (Covolo di Butistone), Venetio

Referencoj redakti

  1. Piper, Otto: Burgenkunde. Bauwesen und Geschichte der Burgen. München 1912, S. 559.

Literaturo redakti

  • Marco Bollheimer: Felsenburgen im Burgenparadies Wasgau–Nordvogesen,, 3a eldono, Selbstverlag, Karlsruhe, 2011 ISBN=978-3-9814506-0-6
  • Walter Herrmann: Auf rotem Fels. G. Braun Buchverlag Karlsruhe, ISBN 978-3765085659