Roma problemo (itale Questione romana) estas la politika disputo rilate la rolon de Romo, sidejo de la papa Sankta Seĝo sed, samtempe, fakta kaj oportuna ĉefurbo de Italio, kie la roma problemo estis antonomazie difinita “La questione romana”.

Mapo de la Vatikano

La ĵus naskita Itala Regno redakti

Jam la 27-an de aprilo 1861 Romo estis proklamita ĉefurbo de la Itala Regno dum seanco de la Parlamento, tiam en Torino, flamigita de vibranta parolado de la ĉefministro Cavour: li estis rememorinta la historiajn kialojn pravigantajn tian decidon kaj sin montris konfidema en la aneksado, per milita vojo, de Romo al Italio kiu certe kuntrenintus la nuligon de la sendependa pli ol miljara papa ŝtato.

La urbo Romo tamen estis defendata kaj protektata de Napoleono la 3-a, kiu estis ankaŭ la precipa aliancano de la juna Itala Regno. Pro la nekonsento de Francio, la ununuraj militaj operacoj por konkeri Romon estis plemunitaj de Garibaldi, kaj konkludiĝis kun la tragikaj bataloj de Aspromonte (Kalabrio – 1862) kaj Mentana (1867 – najbare de Romo): Garibaldi provis eniri Romon por forpeli el la urbo Pion la 9-an.

La roma problemo, ĉiukaze, ne limiĝis al la nura anekso de Romo al Itala Regno, sed etendiĝis al la tuta amplekso de la rilatoj inter la Katolika Eklezio kaj la Itala Regno interplektitaj kun la sendependeco kaj aŭtonomio de la internacia agado de la papo. Kaj ankaŭ kun la timo de la papo ke li fariĝu subulo de la itala ŝtato.

La papa insisto en la defendo de sendependo kaj aŭtonomio de la ŝtato de la eklezio, bedaŭrinte ŝajne koincidantaj kun tiu de la persono kaj ties tuteklezia agado (kiu hodiaŭ oni dirus jure motivitaj) havis gravajn sekvojn:

  • En Italio: vasta kresko de kontraŭklerikalismo, la malĉeesto de katolikoj en la nacia politika agado kun pliiĝo de la laikista tendenco de la registaroj fronte al la eklezio. En Italio, do, kreiĝis, laŭ tridek jaroj, dividiĝo en la popolo (“lo storico steccato” = la historia baraĵo).
  • En la eklezia religia agado: multo de la eklezia vivo estis absorbita, en tiu jarcento, de tiu problemo kaj de la neceso garantii la plenan liberon de la papo: afero kiu elstaris pli ol la aliaj.

Post la breĉo de Porta Pia redakti

En 1870, iujn semajnojn post la falo de Napoleono la 3-a (batalo de Sedan – La 1-an de septembro) – en la 20-an de la sama septembro, ĝuste en la tago de la oficiala programita renkonto de ambaŭ registaroj, milite oni eniris Romon, ne plu defendatan de la francaj armeoj, kaj la Itala Regno aneksis al si la restaĵon de la miljara eklezia ŝtato. En 1871 estis promulgita la leĝo Guarantigie (Garantioj), per kiu estis fiksitaj precizaj garantioj por la papo kaj la Sankta Sidejo.

La papo tiama (Pio la 9-a), laŭ tiu leĝo, fariĝus itala ŝtatano, kvankam ĝuanta je privilegioj kompare kun la aliaj subuloj. Tamen la papo ne volis akcepti unuflankan leĝon (ĝi estis farita nur de la itala parlamento, kiu povis, se hazardo tion konsilus, ĝin abrogacii), kaj, laŭ lia opinio, kontrajuran: pro tio li uzis esprimon devenigitan el la Agoj de la Apostoloj (4,20) “Non possumus” (Ni ne povas). Li rezignis, do, la jaran asignaĵon je 3.225.000 liroj.

Ekde 1970 la papoj ne plu eliris el la Vatikanaj Palacoj por publike signi sian proteston – el tio la roma problemo – kiu daŭris preskaŭ sesdek jarojn, ĝis la konkludo de la Lateranaj Paktoj de 1929.

Malgraŭ la "donaca" Guarantigie, la italaj registaraj signaloj ne ĉiam estis koheraj kun tiu leĝo kaj vere pacigaj: en junio 1873 la itala registaro etendis ankaŭ en Romo la laikajn leĝojn (leĝo Giuseppe Siccardi kaj sinsekvaj) kaj du jarojn poste altrudis ankaŭ al la klerikaro la devigan rekrutadon tiel ke la pastraro mem devis militece kunlabori en la monaĥejoj konfiskitaj faritaj kazernoj.

En 1874 la ekleziaj aŭtoritatuloj promulgis la non expedit (ne licas) per kiu katolikoj estis devigitaj ne aktive partopreni en la politikaj kaj lokaj balotoj kaj en la politika agado: kaj tia situacio daŭris dum tridek jaroj.

La papadoj de Pio la 10-a, de Benedikto la 15-a kaj Pio la 11-a (do, la unuaj dekjaroj de la 20-a jarcento) ekvidis signalojn malstreĉiĝajn kaj laŭgradan alproksimiĝon. Fakte, la sukcesoj de la socialista partio, kies justaj sociaj celoj kunfandiĝis kun kontraŭkatolikaj proponoj, puŝis kaj favoris aliancon inter katolikoj kaj moderaj liberaluloj (Giovanni Giolitti) – poste difinita klerika-moderismo – en diversaj komunumaj balotoj kun silenta konsento de la ekleziaj aŭtoritatuloj: sekve katolikoj fariĝis, kvankam sub persona responco kaj oficiale nereprezentante la eklezian pozicion antaŭ la supozeble uzurpinta ŝtato.

Progresiga alproksimiĝo de la du konfliktantoj redakti

Pri sekretaj renkontiĝoj, eĉ se ne oficialaj, historiistoj trovas signalojn en arĥivaj dokumentoj: inter la malpli sekretaj oni indikas tiujn inter Monsinjoro Bonaventura Ceretti kaj la Prezidanto de la registara Konsilio Vittorio Emanuele Orlando. Je la morto de Benedikto la 15-a, januare de 1922, unuafojon por nova itala ŝtato, en tuta Italio la flago duonhisite sin montris.

Decida malfermo rilate eklezion kreiĝis tuj post la Marŝado al Romo (oktobron 1924) per la reenirigo de la katolika religio en la publikaj ŝtataj lernejoj kaj la permeson reemeti, en klasĉambroj, la krucifikson. Januare 1923 komenciĝis sekretaj intertraktoj persone prizorgitaj de Benito Mussolini kaj Kardinalo Ŝtatsekretario Pietro Gasparri.

Kaj fine alvenis la Lateranaj Paktoj (per kiuj kreiĝis la Vatikana Ŝtato) kaj Konkordato per kiuj definitive konkludiĝis, sub jura aspekto, la Roma Problemo.

Bibliografio redakti

  • Il testo in Magistero Pontificio
  • C. Cardia, Principi di Diritto Ecclesiastico, Giappichelli Editore, Torino.
  • G.Martina, Pio IX (1851-1866), Roma 1986, pp. 85-152
  • G. Martina, Pio IX (1867-1878), Roma 1990, pp. 233-282
  • A. C. Jemolo, Chiesa e Stato in Italia negli ultimi cento anni, Torino 1948
  • P. Pirri, Pio IX e Vittorio Emanuele II, Roma 1944-1961
  • R. Mori, La questione romana 1861-1865, Firenze 1963
  • R. Mori, Il tramonto del potere temporale 1866-1870, Roma 1967

Vidu ankaŭ redakti