Rondaŭo

franca fiksforma poemo

Rondaŭo[1] (france rondeau [ʁɔ̃do]) estas formo de franca poezio. Ĝi estis unu el la tri fiksformaj poemoj (la aliaj du estis la balado kaj la virelajo), kaj unu el la versoformoj en Francio plej ofte enmuzikigataj inter la malfrua 13-a kaj la 15-a jarcentoj.

Priskribo redakti

La rondaŭo estas formo de verso uzata ankaŭ en la monda poezio, inkluzive de la Esperantlingva literaturo. Ĝi utiligas refrenojn, ripetitajn laŭ certa stiligita ŝablono. Oni kutime rigardis kiel defion fari ke tiuj ĉi refrenoj kontribuu al la senco de la poemo en kiel eble plej konciza kaj elvoka maniero.

La rondaŭo konsistas el dek tri versoj el ok silaboj, plus du refrenoj (kiuj estas hemistikoj, el po kvar silaboj), utiligante, entute, nur tri rimojn. Ĝi havas tri strofojn, kaj ĝia rimskemo estas jena:

aabba aabR aabbaR

En la ĉi-supra skemo, a kaj b estas la du ĉefrimoj, kaj R signifas la refrenon, kiu devas esti la unua hemistiko de la unua verso.

Variaĵoj redakti

Ekzistas variaĵoj de la rondaŭo, ekzemple la duobligita rondaŭo, ankaŭ nomata perfekta rondaŭo, kodigita de la franca poeto Clément Marot (1497-1544), konsistanta el ses kvarversoj kun krucaj rimoj, kie la kvar versoj de la unua strofo sinsekve ripetiĝas kiel la lasta verso de po unu el la dua ĝis kvina strofoj; la lasta strofo konsistas el kvar versoj novaj, kaj fine venas, ne rimante, la unua hemistiko:

A1 B1 A2 B2 - b a b A1 - a b a B1 - b a b A2 - a b a B2 - b a b a [A1].

Krome, la rondelo povas ankaŭ esti rigardata kiel variaĵo de la rondaŭo.

Anglalingvan ekzemplon (funebra marŝo el la vidpunkto de unu el la oficiroj portantaj la ĉerkon de princino Diana al la aviadilo revene el Francujo) vi trovos tie ĉi, kaj francan (poemo pri nerespondita amo, de Lafonteno) ĉi tie.

Ekzemplo redakti

Jen ekzemplo de franclingva rondaŭo de la renesanco:[2]:226

Rimo Verso
a Avant mes jours mort me fault encourir,
a Par un regard dont m’as voulu ferir,
b Et ne te chault de ma grefve tristesse ;
b Mais n’est ce pas à toy grande rudesse,
a Veu que to peulx si bien me secourir ?
a Auprés de l’eau me fault de soif perir ;
a Je me voy jeune, et en aage fleurir,
b Et si me monstre estre plein de vieillesse
R Avant mes jours.
a Or, si je meurs, je veulx Dieu requerir
a Prendre mon ame, et sans plus enquerir,
b Je donne aux vers mon corps plein de foiblesse ;
b Quant est du cueur, du tout je te le laisse,
a Ce nonobstant que me faces mourir
R Avant mes jours.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: rondaŭ/o
  2. Suchier, Walther. (1963) Französische Verslehre auf historischer Grundlage (germane). Tübingen: Niemeyer.

Eksteraj ligiloj redakti