Rondo de la Dia Afero

Rondo de la Dia Afero (asocio de towiananoj) – morala-religia movado, fondita en Parizo laŭ iniciato de Andrzej Towiański la 1-an de junio 1842, aganta ĝis 1878. Towiananoj kredis je alveno de la nova epoko, alproksimiganta la alvenon de Dia Reĝlando sur la tero, signifan rolon de la pola nacio en la historio, kritikis ankaŭ institutigitaj religiaj formoj. Ili estis konvinkitaj, ke ĉiu homo posedas interne de si kaŝitan absolutan scion oferitan al li de la Dio. Al la Rondo apartenis pluraj reprezentantoj de la pola elmigrantaro, i.a. Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Michał Szweycer kaj Seweryn Goszczyński.

Rondo de la Dia Afero
sekto
Komenco 1-a de junio 1842 vd
Fino 1878 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) Andrzej Towiański vd
vdr

Agado de la Rondo redakti

Rondo de la Dia Afero komencis formiĝi post elpaŝo de Towiański en la Katedralo Nia Sinjorino de Parizo la 27-an de septembro 1841, en kiu klarigis premisojn de sia filozofio. En la organiza laboro aktive partoprenis Adam Mickiewicz. Unua oficiala kunveno okazis la 1-an de junio 1842. Komence al la Rondo apartenis 17 personoj, la nombro kun paso de la tempo kreskis. La organizaĵo neniam nombris pli ol 100 membrojn. Ilia filozofio — apoganta sin sur konvinko, ke tiutempa histori- momento estas turnopunkta por Pollando kaj la mondo, kaj grupa laboro povas plirapidigi alvenon de nova epoko, bazita sur batalo kontraŭ malbono kaj religieco — gajnis popularecon inter polaj elmigrintoj, malentuziasmigitaj de politika senpovo kaj dezirantaj grandiozan agon. Ĝi tamen estis samtempe kritikata de liberalaj demokratoj kaj konservativaj ekleziaj rondoj.

(...)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti