Roturas [roTUras] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.

Roturas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47316
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 4° 7′ U (mapo)41.667777777778-4.1188888888889 [+]
Alto 831 m [+]
Areo 11,51 km² (1 151 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Roturas (Provinco Valadolido)
Roturas (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Roturas
Roturas (Hispanio)
Roturas (Hispanio)
DEC
Situo de Roturas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roturas [+]
vdr
Roturas en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 56 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj San Llorente, Pesquera de Duero kaj Curiel de Duero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Valcorba. Plej proksima loĝloko estas Piñel de Abajo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti