Ruĝecventra ortalo
La Ruĝecventra ortalo aŭ Ruĝecventra ĉaĉalako (Ortalis wagleri) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.
Ruĝecventra ortalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecventra ortalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ortalis wagleri (Gray, 1867) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Distribuado kaj habitato redakti
Ĝi troviĝantas nur en nordokcidenta Meksiko (sudo de Sonora, Sinaloa, nordokcidente de Durango, okcidente de Nayarit kaj nordokcidente de Jalisco).[1] Ties natura habitato estas ĉefe subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj ankaŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Kvankam ĝenerale ili troviĝas je ĝis malpli ol 1300 super msm, ili alvenas foje ĝis 2000 msm.[1]
Kutimaro redakti
Ŝajne sude de Sinaloa la ovodemetado okazas ĉefe en junio, kaj iom malpli en majo kaj julio. Ĝenerale la ovokvanto estas de tri ovoj.[1]
Ili manĝas fruktojn en la arboj.[1]
Aspekto redakti
Temas pri grizecbruna ĉaĉalako kiu montras ruĝecan ventron anstataŭ blankecan malkiel multaj aliaj samgenranoj. La fortaj kruroj estas grizaj kaj en kapo montras flavecajn ĉirkaŭokulan haŭtaĵon kaj mentonsakon. La granda vosto estas malhela kun ruĝecaj pintoj en eksteraj vostoplumoj.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 BirdLife International 2009. Ortalis wagleri[rompita ligilo]. En IUKN 2011. Ruĝa Listo de IUKN - versio 2011.2. Konsultita la 14an de marto de 2012.