Sámuel Libay
Sámuel Libay [ŝAmuel libai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Libay Sámuel estis hungaria oraĵisto (slovakaj fontoj traktas lin slovako). Lia plej konata filo estis Károly Lajos Libay.
Sámuel Libay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de marto 1782 en Modor (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 20-an de novembro 1869 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | metiisto • oraĵisto |
Sámuel Libay[1] naskiĝis la 11-an de marto 1782 en Modor, (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Modra en Slovakio), li mortis la 20-an de novembro 1869 en Besztercebánya, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).
Biografio redakti
Sámuel Libay komence lernis la oraĵistan metion hejme de sia patro (same oraĵisto), poste en Pressburg, fine inter 1803-1805 en Vieno. Li eklaboris en Besztercebánya en 1805, post 2 jaroj li havis membrecon en la gildo. Li edziĝis al germanino en 1811, lia edzino naskis naskis 6 gefilojn inter 1812-1825. Li estis gildestro en 1833, 1835, 1845 kaj 1858, li estis nomumitaj honoraj gildanoj de Pest (urbo) kaj Vieno. Liaj artaĵoj troveblas en slovakaj kaj hungaraj muzeoj, ankaŭ en privataj kolektoj.
Elektitaj artaĵoj redakti
- ceremonia gilda ĉeno (1828, nun en Banská Bystrica)
- akrido (1830, nun en Hungara Muzeo pri Metia Arto en Budapeŝto)
- arĝenta dupinta broŝuro (1840, nun en Banská Bystrica)
- busto de Francisko la 1-a (Aŭstrio) (1840, nun en Hungara Muzeo pri Metia Arto)
- ornamskatolo (1843, nun en Bratislavo)
- statueto pri Napoleono (1847, nun en Hungara Muzeo pri Metia Arto)