Sándor Beke (reĝisoro)

Sándor Beke [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beke Sándor estis hungara reĝisoro, teatrestro.

Sándor Beke
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de februaro 1939(nun 1939-02-26)
en Hungario Csilizradvány (Hungara reĝlando)
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo teatra reĝisoroteatrestro
vdr

Sándor Beke[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1939 en Csilizradvány (Hungara reĝlando, nuntempa Čiližská Radvaň en Slovakio).

Biografio redakti

naskiĝloko de Sándor Beke ekde 1945 apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie li apartenis al la hungara minoritato. Li akiris pedagogian diplomon en altlernejo en Bratislavo en 1958, poste li instruis jaron. Li plulernis kaj akiris aktoran diplomon en Bratislavo en 1963, reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1968. Lia ĉefinstruisto estis Kálmán Nádasdy. Pro la politika ŝanĝeto li fondis hungarlingvan Scenejon Thália de Košice en 1969, poste li estis reĝisoro. En 1976 pro politikaj kaŭzoj li translokiĝis al Hungario. Komence li reĝisoris en Nacia Teatro (Miskolc) du jarojn, poste inter 1978–1984 li estis ĉefreĝisoro de Teatro de Kecskemét, pli poste en Budapeŝto. Depost fino de la socialismo (1990) li tuj revojaĝis al la hungarlinva teatro de Komárno kaj transprenis la teatrestran kaj reĝisoran postenojn. Inter 1996–2001 li estis same teatrestro kaj reĝisoro de Teatro Gárdonyi Géza, kie li ricevis la titolon eterna membro de la teatro. Inter 2001-2010 li estis reĝisoro kaj arta konsilisto de Teatro Thália (Košice). Li ricevis premiojn inter 1993-2019. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis 2 filojn en 1965 kaj 1971.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

Liaj kontribuoj (elekto) redakti

  • A rendezés története (1974)

Fontoj redakti

Referencoj redakti