Sándor Burány [ŝAndor burAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Burány Sándor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, elektra instrumentisto.

Sándor Burány
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1956 (1956-08-19) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Sándor Burány [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Burány post abituriento en 1974 frekventis metilernejon, poste kiel elektra instrumentisto li laboris en fabriko. En la 1980-aj jaroj li akiris diplomon en Ekonomika Universitato pri Marx Károly, krome ankaŭ li lernis en politika lernejo. Li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio en 1982, poste al la ida Hungara Socialista Partio en 1989. En la 1990-aj jaroj (kaj poste) li havis diversajn partiajn taskojn kun postenoj, ekzemple en 2007 li estis socialista partiestro de Budapeŝto. Li estis elektita parlamenta deputito unuafoje en 1994. En 2002 li estis nomumita subministro pri financo, en la sekva jaro ministro pri laboro en Kabineto Medgyessy. En 2008 li estis subministro pri evoluo kaj ekonomio en Dua Kabineto Gyurcsány ĝis 2010. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj redakti