Sándor Horváth (aktoro)
Sándor Horváth [ŝAndor horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Sándor estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Ilona Szekeres.
Sándor Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1932 en Tešedíkovo |
Morto | 17-an de decembro 2012 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Szekeres |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sándor Horváth [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1932 en Ĉeĥoslovakio en Pered, li mortis la 17-an de decembro 2012 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Horváth akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1956. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Gárdonyi Géza. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1957–1959)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1959–1962)
- Nacia Teatro (Pécs) (1962–1963)
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1963–1967)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1967–1970).
Lia lasta teatro estis Teatro József Attila ekde 1970 ĝis la pensiuliĝo. Li estis 15 jarojn gvidanto de la aktora sindikato. Li ricevis 5 premiojn inter 1967-1980. Li havis edzinon ekde 1957, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
- Rikardo la 3-a - titolrolo
- Zsigmond Móricz: Rokonok - Berci bácsi
- Ernő Szép: Vőlegény - Lala
Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Kilenc perc…’‘ (1960)
- ‘‘A dunai hajós’‘ (1974)
- ‘‘Redl ezredes’‘ (1985)
- ‘‘Simon mágus’‘ (1999)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Bors’‘ (serio, 1968)
- ‘‘Micsoda idők voltak’‘ (1975)
- ‘‘Az eltüsszentett birodalom’‘ (1985)
- ‘‘Öregberény’‘ (serio, 1993-1995)
- ‘‘Szuromberek királyfi’‘ (2007)
Voĉoaktoraj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Omero Antonutti kaj aliaj [2]