Sávoly
Sávoly [ŝa:voj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali.
Sávoly | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8732 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 432 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 36′ N, 17° 16′ O (mapo)46.5933517.264530555556Koordinatoj: 46° 36′ N, 17° 16′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,85 km² (2 685 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sávoly [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo:
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 520
- Poŝtkodo: 8732
- Telefonprefikso: 85
Situo redakti
Sávoly situas sur ebenaĵo, laŭ la orienta bordo de la Malgranda Balatono, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Rijeka, aŭtoŝoseo M7 kaj fervojo en la sama direkto preteriras. Marcali troviĝas 13, Balatonszentgyörgy 14, Zalakaros 15, Keszthely 25 km-ojn. La ĉirkaŭo de la vilaĝo estas riĉa je sovaĝaj bestoj, ofertanta bonajn ĉaseblecojn.
Historio redakti
Sávoly estas mezepoka komunumo, unuafoje menciita en 1377 en formo de "Sauol". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiu refondiĝis en 1711. Inter 1952-1992 kolĥozo funkciis en Sávoly. La malkovrita kuracakvo estas ankoraŭ ne eluzita. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo
- "Balatonring" konkursejo por motoroj (konstruata)
Famaj nomportantoj redakti
- Pál Sávoly, inĝeniero pri pontoj
Eksteraj ligiloj redakti
- situo en Hungario[rompita ligilo]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sávoly en la hungara Vikipedio.