Saint-Amand-Jartoudeix

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Saint-Amand-Jartoudeix estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 189 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Saint-Amand-Jartoudeix
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bourganeuf
INSEE kodo 23181 [+]
Poŝtkodo 23400
Kodo laŭ INSEE 23181
Politiko
Urbestro S-ro Marcel Courtine
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 189 (1 999)
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°54′54″N 1°39′34″O  /  45.915°N, 1.65944°O / 45.915; 1.65944 (Saint-Amand-Jartoudeix) (mapo) Koordinatoj: 45°54′54″N 1°39′34″O  /  45.915°N, 1.65944°O / 45.915; 1.65944 (Saint-Amand-Jartoudeix) (mapo)
Alto 399 m - 605 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18,74 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Amand-Jartoudeix en Francio
45° 54′ 54″ Nordo 1° 39′ 34″ Oriento / 45.915 °N, 1.65944444444 °O / 45.915; 1.65944444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Amand-Jartoudeix [+]
vdr

Ĝi estas trafluata de la riveroj Béraude norde kaj Vige sude.

Geografio redakti

Saint-Amand-Jartoudeix etendiĝas sur 18,74 km², kaj havis 189 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 10 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Amand-Jartoudeix situas je alteco de 605 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Amand-Jartoudeix apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Marcel Courtine, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Saint-Amand-Jartoudeix apartenas al la kantono de Bourganeuf, kies ĉefurbo estas Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti