Saint-Pierre-le-Bost

komunumo en la departemento Creuse de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Pierre

Saint-Pierre-le-Bost estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 156 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999, en 2020 estis ankoraŭ 124.

Saint-Pierre-le-Bost
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Boussac
INSEE kodo 23233 [+]
Poŝtkodo 23600
Kodo laŭ INSEE 23233
Demografio
Loĝantaro 121  (2021) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°24′05″N 2°15′40″O  /  46.40139°N, 2.26111°O / 46.40139; 2.26111 (Saint-Pierre-le-Bost) (mapo) Koordinatoj: 46°24′05″N 2°15′40″O  /  46.40139°N, 2.26111°O / 46.40139; 2.26111 (Saint-Pierre-le-Bost) (mapo)
Alto 400 m - 501 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 17,24 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Pierre-le-Bost en Francio
46° 24′ 05″ Nordo 2° 15′ 40″ Oriento / 46.4013888889 °N, 2.26111111111 °O / 46.4013888889; 2.26111111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Pierre-le-Bost [+]
vdr

Geografio redakti

Saint-Pierre-le-Bost etendiĝas sur 17,24 km², kaj havis 156 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 9 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Pierre-le-Bost situas je alteco de 501 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Pierre-le-Bost apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Gilles Henry, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj redakti

Antonin Desfarges naskiĝis en Saint-Pierre-le-Bost en 1851 kaj mortis en 1941. Li estis deputito de la departemento Creuse en la franca Nacia Asembleo inter 1893 kaj 1910.

Administrado redakti

Saint-Pierre-le-Bost apartenas al la kantono de Boussac, kies ĉefurbo estas Boussac. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti