Saksa Akademio de Sciencoj

La Saksa Akademio de Sciencoj kaj Homeco en Leipzig (germane Sächsische Akademie der Wissenschaften zu Leipzig, mallongigite SAW) estas korporacio sub publika juro bazita en Leipzig. Ĝi kunigas ĉirkaŭ 200 plenajn membrojn el la federaciaj ŝtatoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio same kiel respondajn membrojn de en- kaj eksterlande. La akademio estas unu el ok membroj de la Unio de Germanaj Akademioj de Sciencoj

Saksa Akademio de Sciencoj
akademio de sciencoj • esplora institucio
Informoj
fondodato 1-a de julio 1846
Situo
Geografia situo 51° 20′ 5″ N, 12° 22′ 10″ O (mapo)51.334712.3694Koordinatoj: 51° 20′ 5″ N, 12° 22′ 10″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Leipzig
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Unio de Germanaj Akademioj de Sciencoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
Saksa Akademio de Sciencoj (Germanio)
Saksa Akademio de Sciencoj (Germanio)
DEC
Saksa Akademio de Sciencoj
Saksa Akademio de Sciencoj
Map
Saksa Akademio de Sciencoj
vdr
La ĉefsidejo de la akademio estas sur Karl-Tauchnitz-Str. 1 en Leipzig

Historie, ĝi estas instituto kiu estis fondita en 1846 sub la nomo Reĝa Saksa Societo por la Sciencoj (germane Königlich Sächsische Gesellschaft der Wissenschaften) [1]. Malgraŭ ke ĝi estas juna akademio kompare kun la Reĝa Societo, la Franca Akademio aŭ la Nacia Akademio de Sciencoj Leopoldina, sed ĝi sekvas la saman tradicion inaŭgurita de Gottfried Wilhelm Leibniz pri kunigo de sciencistoj el diversaj fakoj por interŝanĝo de vidpunktoj, por diskuti metodoj kaj esplorrezultoj kaj kombini teorion kun praktiko.

Organizo redakti

La Akademio estas jura ento laŭ publika juro kun la rajto de memadministrado. La nuna prezidanto estas Hans Wiesmeth ekde la 1-a de januaro 2016.

Ilia laboro okazas en tri klasoj: la matematika kaj scienca klaso (ekde 1846), la filologia kaj historia klaso (ekde 1846) kaj la teknika scienca klaso (ekde 1996). La Juna Forumo ankaŭ ekzistas ekde 2015. Junaj sciencistoj estas akceptitaj en ĉi tion per elekto de la plenaj membroj de ĉiuj tri klasoj. La daŭro de membreco en la Juna Forumo estas limigita al 5 jaroj.

La akademio kaj ĝiaj klasoj okazigas regulajn renkontiĝojn. La akademio ankaŭ formas diversajn struktur-rilatajn kaj projekt-rilatajn komisionojn. La akademio nuntempe faras pli ol 20 esplorprojektojn en la homscienco. Ĉirkaŭ 100 scienca personaro estas dungita en tiuj longperspektivaj projektoj. La SAW tiel kombinas la agadojn de scienca asocio kun la laboro de esplorinstituto. La akademio konservas sian propran serion de publikaĵoj same kiel arkivon kiu estas grava laŭ scienca historio.

Premioj redakti

La Saksa Akademio de Sciencoj en Leipzig premias:

  • Premio Friedrich Weller
  • Stipendio Friedrich Weller kaj Subtena Stipendio
  • Premio Kurt Schwabe
  • Leipzig Scienca Premio
  • Premio Theodor Frings
  • Wilhelm Ostwald Medalo
  • Premio por disvolvado de juna talento de la subtena asocio de la Saksa Akademio de Sciencoj en Leipzig

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti