Salatiga
Salatiga estas universitata urbego en la ĉefa insulo Javo, en provinco Centra Javo en Indonezio. Salatiga havas kvar distriktojn.
Salatiga | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 175 288 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 056 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 20′ S, 110° 30′ O (mapo)-7.3388888888889110.50222222222Koordinatoj: 7° 20′ S, 110° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 700 m [+] | ||
Areo | 57,36 km² (5 736 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salatiga [+] | |||
Geografio redakti
Salatiga situas ĉirkaŭ meze de la insulo sur montetaro proksime de altaj montoj. Provinca ĉefurbo Semarang troviĝas 35, Surakarta 46, Jogjakarto 57, Surabajo 249, Bandungo 320, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 423, Tangerang 443, Serang 496, Palembang 795, Makassar 1017, Batam 1179, Padango 1326, Pekanbaru 1328, Medano 1784, Banda Aceh 2208 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Salatiga estis fondita frue jam en 750. La Nederlanda Orienthinda Kompanio konstruis fortikaĵon en 1746. La statuso estis levita al urbeto en 1917. Tiutempe la loĝantoj estis indiĝenoj, ĉinoj kaj nederlandanoj.
Ekonomio redakti
Salatiga estas agrikultura urbo, kie oni produktas kafojn, kaŭĉukojn, kakaojn, kotonojn, spicojn, tabakojn, tritikojn. Ili estas prilaboritaj grandparte en Semarang, sed la tekstilojn loke en Salatiga. Menciindas la komerca sektoro.
Trafiko redakti
Al Salatiga kuras ĉefvojoj el diversaj direktoj, kie aŭtobusoj helpas la trafikon.
Religio redakti
En Salatiga Islamo estas la plej ofta religio (78%), sekvita per protestantismo (16%) kaj katolikismo (5%). Aliaj religioj (budhismo, hinduismo, konfuceismo) estas malpli ol 1%. Salatiga estas tolerema, ekzemple en la urbego oni aranĝas subĉielajn religiajn festivalojn dum Kristnasko.
Eduko redakti
Salatiga havas plurajn universitatojn kaj altlernejojn.
Klimato redakti
Salatiga havas tropikan musonan klimaton (Am). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2668 mm. Inter julio-septembro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 18-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vividindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Kirko
-
Konstruaĵo
-
Muzeo
-
Armea oficejo